Select language

Novaĵoj / Eventoj

Kaj aliaj retafiŝoj rilate al nia komunumo

Ankaŭ en Querétaro ni festos la 125an jubileon de Esperanto

Venu, ankaŭ en Querétaron kaj festu kun ni la 125a jubileon de nia kara lingvo, praktiku viajn konojn. Se vi estas komencantointeresiĝas pri la lingvo, ankaŭ vi estos bonvena. La redenvuo estas tiun ĉi jaŭdon, la 26an de julio je la 17:00 hr., en Café Qronos, kiu troviĝas en rincón de Dr. Rio de la Loza y Venustiano Carranza, Querétaro.

Ĉu duboj aŭ demandoj? skribu al queretaro&esperanto-mexico.org, ne forgesu anstataŭi & kontraŭ @. Ankaŭ vi povas sendi poŝtelefonmesaĝon al 442 385 1360.
Ni atendos vin tie!

Categorías

Renkontiĝo en Cuernavaca. Merkrede, la 25an de julio

Venu kaj partoprenu en la renkontiĝo, kiu okazos je la venonta 25a de julio en la kafejo “Café del Gringo” en Cuernavaca, Morelos.

Adreso: Juan Ruiz de Alarcón No. 9 Colonia Centro.
Horo: 16a hr.

Ni profitos festi la 125a datrevenon de Esperanto. Ĉiu pagos siajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Ni atendas vin tie!

Categorías

Venonta renkontiĝo, sabate la 7an de julio en la ĉefurbo de la lando

Meksika Esperanto Federacio invitas:

ĉiujn esperantajn parolantojn al la renkontiĝo, kiu okazos la 7an de julio en la supra etaĝo de la restoracio “Musume”, kiu troviĝas en Rio Nilo No. 71 je la angulo kun strato Rio Lerma, Col. Cuauhtémoc, México D.F. je la 15:00 h. Musume troviĝas proksime de la “Diana Cazadora”, la plej proksima metrostacio estas “Sevilla”, linio 1, kiu veturas de Observatorio al Pantitlán.

Ni renkontiĝos por pasi agrablan posttagmezon, praktiki la lingvon kaj krome, ni ĝuos la ĉeeston de Jean Codjo, benina esperantoparolanto nun vivanta en Kanado.

Kaj certe ni profitos la okazon por paroli pri la spertoj de homoj, kiuj ĵus faris la KER skriban ekzamenon en Tecámac.

Kiel kutime, ĉiu pagos siajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Se vi havas komentojn, skribu al informacion@esperanto-mexico.org aŭ sendu mesaĝon al poŝtelefono 5514753963

Venu, partoprenu, amuziĝu!

Categorías

"Venonta renkontiĝo, marde la 19an de junio en la Ĉefurbo de Meksiko"

Ni invitas ĉiujn esperantoparolantojn al la renkontiĝo, kiu okazos marde, la 19an de junio en la restoracio “VIPS-San Antonio”, kiu troviĝas sur Av. Revolución #700 Col. Nonoalco, ĝi estas ekster metrostacio “San Antonio” linio 7, kiu veturas de El Rosario al Barranca del Muerto. http://www.metro.df.gob.mx/red/linea7.html

La organizanto, Guadalupe Vega, petas al ni renkontiĝi tie je la 18a horo. Ni certe havos agrablan vesperon, ni praktikos la lingvon kaj krome, ni povos paroli pri la ĵus okazintaj skribaj KER-ekzamenoj.

Kiel kutime, ĉiu pagos siajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.

Venu, partoprenu, amuziĝu!

Categorías

Renkontiĝo ĉe la klubo ESPERETARO, sabate je la 16a de junio*

Karaj, ĉu vi volas manĝi kun samideanoj? Do, ni kune manĝu!
Nur ni bezonas du aferojn de vi, deserton kaj vian plej ŝatatan tason :)
Ĉiuj vi estas invititaj, se vi volas inviti homon, kiu interesiĝas pri Esperanto, vi invitu lin/ŝin!

Kie: Altamirano 40 norte, col. Centro, Querétaro, Querétaro.
Kiam: Sabate, la l6an de junio je 17a horo
Mi esperas vian konfirmon :) al poŝtelefono: 442 385 1360
* Verkita de Carlos Hernández

Categorías

"Venonta renkontiĝo, sabate la 28an de aprilo en la Ĉefurbo de Meksiko"

Meksika Esperanto Federacio invitas:

Al ĉiuj esperantaj parolantoj kaj interesitaj personoj al la renkontiĝo, kiu okazos la 28an de aprilo en la restoracio “Doña Blanca”, kiu troviĝas en Rio Nazas No. 210 je la angulo kun Rio Ganges, Col. Cuauhtémoc, México D.F. je la 14:00 h. Doña Blanca troviĝas relative proksime de la “Diana Cazadora”, la plej proksima metrostacio estas “Sevilla”, linio 1, kiu veturas de Observatorio al Pantitlán.

Ni renkontiĝos por pasi agrablan posttagmezon, praktiki la lingvon kaj krome, ni ĝuos la ĉeeston de Goŝi Toyota, japana esperantisto kiu vizitas nian landon.

Kaj certe ni profitos la okazon por paroli pri la baldaŭaj skribaj KER-ekzamenoj okazontaj en Tecámac kaj en Tijuana.

Kiel kutime, ĉiu pagos siajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. La kompleta manĝo kostas ĉ. $60.00 meksikajn pesojn kaj ĝia kvalito estas tre bona! La restoracio fermiĝas je la 17a, do ne alvenu tre malfrue por povi profiti la tempon.

Venu, partoprenu, amuziĝu!

Categorías

5a Festivalo de Eksterlandaj komunumoj en Querétaro

La grupo Esperétaro invitas al ĉiu interesito kunpartopreni la “5an Festivalon de eksterlandaj komunumoj en Querétaro”, ĝi okazos de la 2a ĝis la 4a de marto, la evento estas kultura okazaĵo en kiu partoprenas amaso da fremduloj de tre diversaj landoj. Ĝi estos en Parque Bicentenario je la 9 h.
La grupo prezentos sin kiel Esperantoparolantoj en Querétaro. Akompanu nin! Se vi volas partopreni bv. skribi al queretaro&esperanto-mexico.org (Ne forgesu anstataŭi & kontraŭ @) aŭ voku al poŝtelefono de Carlos Hernández 442 385 1360 ĉar ni planas renkontiĝi antaŭe por iri kune tien.

Categorías

Eŭropa kaj Alp-Adria Konferencoj de la 9a ĝis la 12a de majo 2012, en Triesto

Ĉeestu en la sekvaj aktivecoj maje en Triesto, Italio:
9-10-11a majo: Partopreno en la Eŭropa konferenco pri la temo: “Kiel estus Eŭropo hodiaŭ, se Eŭropa Unio ne ekzistus?”
11a (posttagmeze)-12a majo 2012 – 16-a Konferenco de Alp-Adriaj Esperantistoj. Temo: Alp-Adria Laborkomunumo, plua eŭropa engaĝigo.

Pliajn informojn oni ricevas rete, skribante al noredv&teletu.it aŭ/kaj testudo.ts&gmail.com, ne forgesu anstataŭi & kontraŭ @. Ankaŭ oni povas kontakti nin poŝte:
Triesta Esperanto-Asocio
Via del Coroneo 15
IT-34133
Trieste - Italio

Pri la internacia konferenco, vidu ankaŭ ĉe la ttt-ejo de Eŭropa Esperanto-Unio, sub “Konferencoj” http://www.europo.eu/eo/konferencoj/

PARTOPRENU! Aliĝo al ambaŭaj konferencoj estas senpaga.

Categorías

Dokumenta filmo: “Utopio en 4 movadoj” en la ĉefurbo

Meksika Esperanto Federacio plezure invitas vin partopreni je la 17a kaj/aŭ 18a de februaro en la prezento de la dokumenta filmo “Utopio en kvar movadoj”, kies direktoro estas la usonano Sam Green. Unu el tiuj kvar movadoj estas Esperanto. Estus bone se vi povus partopreni, tiel la ĝenerala publiko povus vidi ke “Esperantoparolantoj vere ekzistas”.
La evento estas senpaga, sed ŝajne estas limigitaj lokoj, do… se vi pensas partopreni, bv. veni akurate!
Gira de documentales “Ambulante 2012” prezentas:
“Utopio en 4 movadoj”
Dato: vendrede, la 17an de februaro, je la 8a ptm, kaj sabate, la 18an de februaro, je la 6a ptm.
Loko: Teatro de las Artes (CENART)
Adreso: Río Churubusco #79 cxe la angulo Calzada de Talplan. La plej proksima metrostacio estas “General Anaya”, kiu troviĝas en la blua linio “2”.
ĈEESTU!

Categorías