Select language

Novaĵoj / Eventoj

Kaj aliaj retafiŝoj rilate al nia komunumo

Somera Esperanto Studado, 30a julio - 7a aŭgusto en Nitra, Slovakio

La Somera Esperanto-Studado (SES-2011) okazos inter la 30a de julio kaj la 7a de aŭgusto en Nitra, Slovakio. Tiu ĉi estas la kvara fizika lernu!-renkontiĝo.

Certe la partoprenantoj ne nur lernos pli pri Esperanto kaj la movado sed en ĝi ili povos ekskursi, sporti, danci, kanti kaj ĝui la kutiman bonan etoson de internaciaj renkontiĝoj. Detaloj kaj pli da informoj vi trovos ĉe la paĝo http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/2011/index.php/

Categorías

La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto okazos inter la 2a kaj 10a de julio

La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto estas studprogramo, kiu emfazas aktivan uzadon de Esperanto en interkulturaj komunikado, kompreno, kaj kunlaboro. Dum 2011 okazos la 42a NASK inter la 2a kaj 10a de julio ĉe la mondfama Universitato de Kalifornio en Sandiego (UCSD).

Ĝeneralaj Informoj:
- Tri niveloj, formalaj klasoj ĉiun tagon plus multaj aliaj aktivecoj.
- Loĝado, unu persona dormĉambro-tri manĝoj tage.
- Fruaj prezoj ĝis la 15a de marto: Ĝenerala $865 (usonaj dolaroj), Plentempaj studentoj kaj Latin-ameriko $665 (usonaj dolaroj).
- Iom da stipendia helpo haveblas.
- Instruistoj: Birke Dockhorn, Bertilo Wennergren, Lee Miller.

Por havi pli da informoj kaj la plej lastajn detalojn, bv. viziti http://Esperanto.org/nask// aŭ kontakti al Ellen Eddy ĉe eddyellen(a)aol.com, ne forgesu anstataŭi (a) kontraŭ @

Categorías

Renkontiĝo en Monterrey, la 16an de januaro 2011

Esperanto-parolantoj de Monterrey, kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, kore invitas personojn, kiuj interesiĝas pri la lingvo al la venonta renkontiĝo kiu okazos dimanĉe, la 16an de januaro je la 16:00 hr., en la kafejo, kiu troviĝas apud la Historia Muzeo kaj la Rivero Santa Lucía.

La celo estas sekvi la praktikadon de Esperanto. Ne forgesu ke la lastan fojon, ni kunakordis vidi la filmojn "Mazi en Gondolando", la unua parto troviĝas en http://www.youtube.com/watch?v=mWbyXVSiCxw/

Bv. konfirmi vian ĉeeston al informacion(a)esperanto-mexico.org, bv. anstataŭi (a) kontraŭ @

Ĉiuj estas bonvenaj!

Categorías

Ni festu la "Zamenhofan Tagon" en Querétaro, la 15an de decembro

La Esperanta Klubo de Querétaro invitas vin partopreni la tradician “Zamenhofan Tagon”, kiu okazos la 15an de decembro.

Kie? En Altamirano Norte #40, inter 15 de Mayo y Av. Universidad, proksime de la "Exprepa centrocol". Centro, Querétaro.
Kiam? Merkrede, la 15an de decembro je la 16h
Kial? Por festi la 151an naskiĝjubileon de L. L. Zamenhof, kreinto de nia “verda lingvo”
Kiuj? Ĉiuj esperantistoj de la urbo, provinco, lando kaj mondo.

Gravaĵoj:
- Ĉiuj kunportu ion por trinki kaj manĝi tie, ekz. frititajn terpomojn, maizaĵojn, torton, kukon, fruktojn, sukon, gastrinkaĵon, ktp.
- Se eblas ankaŭ kunprenu ŝatatan muzikon vian.
- Se eblas portu ankaŭ karaokeaĵojn por kanti.
- Por havi antaŭrigardon pri la partoprenantkvanto, ni dankos al vi se vi povus konfirmi vian ĉeeston.

Por konfirmi partoprenon kaj havi pli da informoj, bv. sendi mesaĝon al queretaro(a)esperanto-mexico.org, bv. anstataŭi (a) kontraŭ @, aŭ telefonu al Carlos Hernández al poŝtelefono 442 385 1360

Ni atendas vin tie!!!

Categorías

La tradicia Z-Tago estos la 11an de decembro en la ĉefurbo, Partoprenu!

Meksika Esperanto-Federacio invitas vin varme festi kun ni la tradician “Zamenhof-tago-n”, la 11an de decembro 2010 je la 10:30 horo matene ĉe la restoracio “Madero” kiu troviĝas sur la strato Madero 36 ĉe la stratangulo Motolinia, Col. Centro, en Meksikurbo, proksime de la metrostacio Allende, linio 2, la blua. Vidu la Mapon:

La kosto de la matenmanĝo estas $70.00 (sepdek pesoj) por ĉiu persono kaj inkluzivas;
- kafo, suko, fruktoj aŭ jahurto, peco da dolĉa pano kaj vi povas elekti unu el la sekvaj manĝaĵoj;

  • rostita bisteko kun “chilaquiles” aŭ kun frititaj terpomoj,
  • “Omeleto” kun fromaĝo.

Bv. aldoni la trinkmonon.

Aparte ni petas al vi kunporti ĉokoladon aŭ tradician meksikan dolĉaĵon por fari interŝanĝon inter la ĉeestantoj. Flanke de MEF estos tombolo pri esperantaĵoj!

Atenton!!! Nepre gravas konfirmi la ĉeeston plej malfrue la 8an de decembro!!! Nur en tiu kazo ni povas rezervi lokon por vi ĉe la komuna etaĝo. Anoncu vian ĉeeston poŝtelefone aŭ rete: 044 / 045 5514753963, informacion(a)esperanto-mexico.org , bv. anstataŭi (a) kontraŭ @.

Ni vere esperas renkonti multajn el vi tiam, estas sendube bona ŝanco por babili kaj interkonatiĝi. Ankaŭ estus bona okazo por vi (re)aliĝi al MEF. La jara kotizo por 2011 dependas en kiu kategorio vi troviĝas, sekve ni informas vin pri ili:

A) Membroj pli junaj ol 23 (incluzive) kun kopio de sia student-karto kaj emerituloj kun kopio de karto: $100.00 (cent meksikaj pesoj).
B) Normalaj membroj: $200.00 (ducent meksikaj pesoj).
C) Personoj kiuj, kiel unua fojo, ĵus pagis ĉeestantan kurson por komencantoj instruata de aktiva membro de MEF: $50.00 (kvindek meksikaj pesoj) Tiu ĉi kategorio validas nur por la kuranta jaro, por la sekvontaj oni pagos kotizon je la kategorio "A" aŭ "B" laŭ ĉiu kazo.

Sed se vi pagas antaŭ la 31a de januaro venontjare, vi havos 10% da rabato. Helpu al MEF kaj al la esperanta movado per via laboro kaj per via kotizo!!! La personoj, kiuj ne povas ĉeesti bv. pagi sian kotizon plejeble baldaŭ al la konto de MEF: HSBC # 6284087436 nome de Morayma Martínez Mateos

Categorías

Renkontiĝo en Querétaro: vendrede la 26an je la 18h.

Venu, konu aliajn esperantoparolantojn, praktiku viajn konojn pri Esperanto kaj eksciu pri novaĵoj en la nacia kaj internacia movado. Se vi estas komencantointeresiĝas pri la lingvo, ankaŭ vi estos bonvena.

La redenvuo estas tiun ĉi vendredon, la 26an de novembro je la 18:00 hr., en Café Qronos, kiu troviĝas en rincón de Dr. Rio de la Loza y Venustiano Carranza, Querétaro.

La renkontiĝon partoprenos Mallely Martínez kaj Martin Schäffer, prezidantino kaj aktivulo Meksika Esperanto Fedeeracio, respektive, tiel kiel diversaj esperantistoj de la urbo. Ni kunportos kelkajn librojn kaj materialon pri kaj en Esperanto por montri kaj vendi.

Ĉu duboj aŭj demandoj? skribu al queretaro(a)esperanto-mexico.org, ne forgesu anstataŭi (a) kontraŭ @. Ankaŭ vi povas sendi poŝtelefonmesaĝon a 55 40 93 16 27.

Ni atendos vin tie!

Categorías

16ª Kolombia Kongreso de Esperanto en El Ocaso

De la 13ª ĝis la 15ª de novembro okazos la 16ª Kolombia Kongreso de Esperanto en El Ocaso, “Club Ecológico La Calleja”, por havi pli da informoj pri alveno, programo, kotizoj kaj aliaj detaloj, posxtelefonu al 312-4063002, se pro iu kauxzo ni ne respondas, lasu mesagxon kaj ni revokos vin.

Categorías

Renkontiĝon Esperantan ni havos en San Luis Potosí merkrede, la 27an de oktobro

Dum la venonta merkredo, la 27an de oktobro, venu al restaurat-Bar "Fonda Orizatlán" en kiu ni okazigos interesan renkontiĝon por Esperanto-parolantoj kaj kiuj interesiĝas pri tiu ĉi internacia lingvo en la regiono San Luis Potosí.

Horo: je la 5a kaj duono ptm.

Adreso: Pascual M. Hernández no. 240. (antaŭ la ĝardeno Colón) Col. Centro

Por pli da informoj skribu al sanluis(a)esperanto-mexico.org, ne forgesu skribi @ anstataŭ (a). Ankaŭ vi povas telefonvoki aŭ sendi poŝtelefonmesaĝon al 444 201 7092

Prenu tempon por renkonti nin, praktiki la lingvon kaj pasi ĝuajn momentojn!

Categorías

En Chihuahua renkontiĝo estos la 23an de oktobro

Partoprenu la renkontiĝon por Esperanto-parolantoj kaj kiuj interesiĝas pri la lingvo, ĝi okazos en la urbo Chihuahua.

¡Venu tiun ĉi sabaton, la 23an de oktobro je la 18hr al restoracio DEGÁ de la Hotelo “San Francisco”, ĝi troviĝas sur la strato Guadalupe Victoria 409.

Por havi pli da informoj skribu al chihuahua(a)esperanto-mexico.org, ne forgesu skribi @ anstataŭ (a), aŭ sendu poŝtelefonmesaĝon al 5540931627.

Categorías

Esperanto-renkontiĝo en Mexicali, la 6an de oktobro

Venu kaj konu aliajn esperantistojn de via urbo!

Partoprenu la esperantan renkontiĝon, kiu okazos merkrede, la 6an de oktobro en la restoracio de la hotelo Regis nomata “Villa Don Nacho” kiu troviĝas en Blvd. Benito Juárez #2150, Col. Insurgentes, Mexicali.

Ĝi komenciĝos je la 18:30 horo.

Ĉeestos Mallely Martínez Mateos (prezidantino de MEF) kaj Martin Schaeffer (Germanio).

Bv. konfirmi vian ĉeston, skribu al informacion(a)esperanto-mexico.org, ne forgesu meti @ anstataŭ (a), ankaŭ vi povus sendi telefonmesaĝon al 5540931627.

ĈEESTU!

Categorías