Select language

Novaĵoj / Eventoj

Kaj aliaj retafiŝoj rilate al nia komunumo

Sabate, la 16an de julio renkontiĝo en la ĉefurbo de Meksiko

Meksika Esperanto Federacio invitas:

Al ĉiuj esperantaj parolantoj de la urbo de Meksiko kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj al la renkontiĝo, kiu okazos la 16an de julio en supra etaĝo de la restoracio “Musume”, kiu troviĝas en Rio Nilo No. 71 je la angulo kun strato Rio Lerma, Col. Cuauhtémoc, México D.F. je la 15:00 h. Musume troviĝas proksime de la “Diana Cazadora”, la plej proksima metrostacio estas “Sevilla”, linio 1, kiu veturas de Observatorio al Pantitlán.

Kiel kutime, ĉiu pagos siajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, por havi pli da informoj, skribu al informacion@esperanto-mexico.org aŭ voku al poŝtelefono 5514753963.

Venu, praktiku vian Esperanton, ni atendas vin!

Categorías

La 96ª Universala Kongreso estos en Kopenhago

La 96a Universala Kongreso de Esperanto okazos ĉi jare en Kopenhago inter la 23a kaj 30a de julio. Kiel kongresejo la partoprenantoj uzos la “Bella Centro”, moderna kaj komforta konstruaĵo, kiu troviĝas tute proksime de la flughaveno kaj urbocentro de Kopenhago.

La ĝenerala temo estas “Dialogo kaj Interkompreno”, la programo estos plenplena da diversaj aktivecoj, en la dua bulteno vi trovos informojn pri loĝado, ekskursoj, bankedo, programeroj, ktp. http://www.uea.org/pdf/db_2011_kopenhago.pdf

Oni atendas pli ol 1300 partoprenantojn de ĉiu kontinento, kiel ofte, granda kvanto da francoj, germanoj kaj japanoj ĉeestos sed ankaŭ oni povos interparoli kun homoj de landoj kiel Indonezio, Kongo, Madagaskaro, Makedonio, Niĝerio, Pakistano, Uzbekio, ktp. Kompreneble Meksiko ĉeestos.

Iru al la ĉefpaĝo de la 96a UK por havi pli da informoj http://www.96uk-kopenhago.dk/index.html

Categorías

Dimanĉon, la 22an de majo, pikniko en la sudo de la ĉefurbo

Danke al la kunlaboro de MEF-membro Mario Morales, ni okazigos malsaman renkontiĝon ol kutime. Tiun ĉi fojon la esperantistaro, kiu loĝas proksime aŭ en la ĉefurbo, faros kunvenon en la naturo.

Ni iros al parko nomata “Los Dinamos”, sude meksikurbo por fari piknikon http://www.mcontreras.df.gob.mx/turismo/ecologia/dinamos.html/. Al ĉiuj interesitoj ni petas alveni akurate je la 10ª matene al la metro stacio “Miguel Ángel de Quevedo”, ni renkontos nin ekster la restoracio “El Portón” kiu estas ekster la metrostacio, de tie ni kune prenos alian veturilon. Atentu ke plej malfrue ni atendos la homojn ĝis la 10ª:30.

Ĉiu kunportos sian manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, ni parolos dum la renkontiĝo pri venontaj naciaj kaj internaciaj kongresoj (TAKE, IJK, UK, MEK).

Bonus se vi povus partopreni, por pli da informoj kaj konfirmoj bv. skribi al informacion&esperanto-mexico.org (ne forgesu anstataŭi la & kontraŭ @) aŭ telefoni al 5514753963

Dankon Mario pro la organizo!

Categorías

7an de majo renkontiĝo en DF

Meksika Esperanto Federacio invitas:

Al ĉiuj esperantaj parolantoj de la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj al la renkontiĝo, kiu okazos la 7an de majo en la restoracio “Musume”, kiu troviĝas en Rio Nilo No. 71 je la angulo kun strato Rio Lerma, Col. Cuauhtémoc, México D.F. je la 14:30 h. Musume troviĝas proksime de la “Diana Cazadora”, la plej proksima metrostacio estas “Sevilla”, linio 1, kiu veturas de Observatorio al Pantitlán.

Dum tiu ĉi okazo akompanos nin KaraAn, esperantisto el Koreio. Kiel kutime, ĉiu pagos siajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, por havi pli da informoj, skribu al informacion@esperanto-mexico.org aŭ voku al poŝtelefono 5540931627.

Venu, praktiku vian Esperanton, ni atendas vin!

Categorías

São Paulo gastigos la 8an TAKE, triobla evento tiam okazos

La 8a Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE) okazos baldaŭ, tiun ĉi fojon en lando, en kiu la movado estas kvalitative kaj kvantitative grava: Brazilo.

Inter la 9a kaj la 14a de julio, la urbo San Paŭlo gastigos ne nur tian internacian eventon sed ankaŭ la organizantoj profitos okazigi la “46a Brazila Kongreso de Esperanto” kaj la “31a Brazila Esperantista Junulara Kongreso”. Do samtempe la homoj povus partopreni trioblan eventon en interesega kaj belega urbo.

La ĝenerala temo de la kongreso estas “Procezoj de regiona integriĝo en la amerika kontinento: la rolo de Esperanto”, indas mencii ke ene de la programo, oni okazigos la “1an Kinofestivalon en Esperanto", en kiu la homoj povos partopreni en konkurso pri mallongaj filmoj. Sekvu la ligon, en kiu vi trovos informojn pri la konkurso http://vimeo.com/21927597

 

Informiĝu pli pri la evento en la ĉefa paĝo de http://www.kongreso2011.org// Partoprenu!

Categorías

42a Internacia Infana-junula Kongreseto, Hundested, Danujo*

La 42a Internacia Infana-junula kongreseto okazos ĉijare en Hundested, Danujo inter la 23a ĝis 30a de julio 2011, paralele al la 96a Universala Kongreso, la ĉefa temo estas “Vikingoj”. En la sekva ligo vi povas vidi ĝeneralajn informojn pri la kongreso http://bertosch.free.fr/iik2011// sed ankaŭ ni rekomendas al vi legi la sekvajn informojn de la organizantoj, tio certe vekigos la intereson partopreni tiun ĉi amuzan eventon.

Ĉu vi jam aŭdis pri vikingoj? Ĉu vi konas la belan nordan marbordon de Danio? Ĉu vi ŝatas ludi kun geinfanoj el aliaj landoj? Ĉu vi volas ekprovi novajn ludojn? Se vi jesis al unu el tiuj demando, vi nepre partoprenu la infanan kongreseton en Hundested en julio 2011!

Ni estas teamo de viglaj kaj junaj gvidantoj, kun multe da spertoj pri organizado de aranĝoj por geinfanoj kaj pri la Esperanta medio. Ni ankaŭ deziras provi multajn novajn ideojn: diversajn formojn de ludoj, semajnan temon (vikingoj)...

Matene vi povos lerni Esperanton kaj aliajn amuzajn aferojn, tion en luda etoso. Kursoj paralele okazas por junaj kaj pli aĝaj geinfanoj, por komencantoj kaj progresantoj. Tagmeze vi spertos danan manĝaĵon preparitan de nia kara Lena. Post la manĝotempo vi povos pli trankvile ludi ludojn el diversaj mondo-partoj aŭ ripozi. Posttagmeze okazos viglaj ludoj kiel la vikingoj siatempe travivis. Neforgesebla estas la vespera programo... Ĉu vi aŭdis pri tiu fama vikinga kapitano kiu malaperis post alveno de sia ŝipo en la haveno de Hundested? Se vi scivolemas la kialon, nepre venu al Hundested dum la IIK! Venu tien por debati kun ni kiel devas aspekti vikingaj vivdetaloj (manĝaĵo, vestaĵoj, ludoj....)

Kaj nepre por revidi korajn geamikojn aŭ konatiĝi kun aliaj geinfanoj kiujn vi ne jam konas. Ni atendas vin en la IIK de la 23a gxis la 30a de julio 2011 en la bieno "Gallebjerggård" en Hundested, norda parto de Danio.

* Verkita de Mallely Martínez kun informoj de la ĉefa retpaĝo de IIK kaj de Bert Schumann, organizanto de IIK.

Categorías

Sabate la 16an de aprilo, renkontiĝo en la ĉefurbo de Meksiko

Meksika Esperanto Federacio invitas:

Al ĉiuj esperantaj parolantoj kaj personoj kiuj interesiĝas pri la lingvo al la renkontiĝo, kiu okazos la venontan sabaton, la 16an de aprilo en la supra parto de la restoracio “Musume”, kiu troviĝas en Rio Nilo No. 71 je la angulo kun strato Rio Lerma, Col. Cuauhtémoc, México D.F. je la 14:30 h. Musume troviĝas proksime de “Ángel de la Independencia”, la plej proksima metrostacio estas “Sevilla”, linio 1, kiu veturas de Observatorio al Pantitlán.

La ĉefa celo estas kunvivi en amikeca etoso praktikante la lingvon kun novaj personoj, kiuj en la lastaj monatoj eniris la movadon.

Gravas mencii ke ĉiu pagos siajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, tamen tre gravas konfirmi la ĉeeston pro la rezervo de la spaco en la restoracio.

Bv. konfirmi plej malfrue ĵaude, la 14an de aprilo je la 18 hr, skribu al informacion@esperanto-mexico.org aŭ informu al poŝtelefono 5514753963.

Venu, praktiku vian Esperanton kaj konu novajn personojn, ni atendas vin!

Categorías

7a Semajnfina renkontiĝo, nun en Querétaro. 2an kaj 3an de Aprilo*

LA GRUPO DE ESPERÉTARO KAJ MEKSIKA ESPERANTO FEDERACIO kore invitas; al la sepa semajnfina renkontiĝo esperantista en Meksiko, kiu okazos la 2an kaj 3an de aprilo 2011 en la urbo Querétaro.

Estos diversaj aktivecoj!

La renkontiĝo ekos sabate je la 14a kaj duono kaj finos dimanĉe post la turisma promenado.

La planitaj aktivecoj estas;

  • Prezento de la Klubo Esperétaro al partoprenantoj.
  • Inaŭguro de la retpaĝo de la Klubo Esperétaro.
  • Manĝo.
  • Informoj pri la XIa Meksika Esperanto Kongreso, okazonta septembre en Guadalajara, Jalisco.
  • La projekto: Instruado de Esperanto en la Fakultato pri Lingvoj de la UAQ.
  • Kunlaboraj planoj inter grupoj de diversaj urboj.
  • Festo, muziko, ĝuado.
  • Turisma promenado

LA RENKONTIĜEJO
Adreso:
Altamirano Norte #40 inter 5 de Mayo kaj Av. Universidad, proksime de la “exprepa centro”, col. Centro, Querétaro.
Se vi havus iun ajn problemon por trovi la lokon, bv. telefonvoku al Carlos Hernández 044/ 045 4423851360.
Alia eblo estas renkonti nin en la Parko Zenea, vi rekonos nin ĉar ni kunportos la tradician flagon. Indas mencii ke oni atendos la interesitojn nur inter la 14:15 ĝis la 14:45 hr.

PRI LA PAGO
La partopreno mem ne havas iun koston, la kotizo, kiun ni petas estas por lui seĝojn kaj por aĉeti la manĝon. $85.00 (okdek kvin meksikaj pesoj) por ĝenerala publiko kaj $70.00 (sepdek meksikaj pesoj) por aktivaj membroj de Meksika Esperanto Federacio. La partoprenkosto inkluzivas:

  • Kafon, teon, akvon, biskvitojn kaj tagmanĝon sabatan.

PRI LA MANĜO
1) La organiza teamo ankoraŭ pritraktas la aferon sed, kiel en la aliaj semajnfinaj renkontiĝoj, estos diversaĵoj por manĝi.
2) Dimanĉe ni matenmanĝos ĉe la centro de la urbo. Ĉiu pagos sian matenmanĝon.

PARTOPRENKOSTO
Dum la registro, ĉe la komenco de la renkontiĝo.

TRANOKTEJOJ
Ĉar la kunvenejo estas en la centro de la urbo, ne estos problemo trovi bonan lokon por vi. Ni havas la sekvajn rekomendojn pri tradiciaj kaj malmultekostaj hosteloj kaj hoteloj, la informoj pri ili sekvas:

Casa San Gallito
Hidalgo 47, Historia Centro, la prezo por ĉiu nokto /persono estas de $140.00 (cent kvardek pesoj) ĝis $400.00 (kvarcent pesoj) Dependante ĉu estas privata aŭ kundividita ĉambro. Por pli da informoj vizitu http://sangallito.com.mx/spanish.php/

Hostal del Pozo
Tolsá #24, Col. Centro, la prezo por nokto estas inter $200.00 (ducent pesoj) ĝis $400.00 (kvarcent pesoj) en ĉambro por 1 kaj/aŭ du personoj kaj en kundividitaj ĉambroj de $350.00 (tricent pesoj) ĝis $1,050.00 (mil kvindek pesoj) inter 3 kaj 10 personoj. Por pli da informoj vizitu http://www.hostaldelpozo.net//

Hotel Casa Molina
Av. Universidad 68 Pte, Centro, la prezo por nokto estas inter $490.00 (kvarcent naŭdek pesoj) ĝis $700.00 (sepcent pesoj 00/100 MN) en simpla aŭ duobla ĉambro. Ekstrulo $80.00 (okdek pesoj) Por pli da informoj vizitu http://www.hotelcasamolina.com//

Ni rekomendas vin konfirmi kion ni publikis ĉi tie en la retpaĝoj menciitaj.

ĜENERALAJ INFORMOJ
Nepre konfirmu vian partoprenon, ĉar ni volas plani ĉion pli bone ĉefe rilate al la manĝo kaj trinkaĵojn. Skribu al queretaro@esperanto-mexico.org aŭ serĉu telefone al iu de la organizantoj:

  • Carlos Hernández, poŝtel: 442 385 1360
  • Mallely Martínez, Tel: (596) 9245144 aŭ al poŝtel (044/045) 5514753963

Ne lasu la eblon koni novajn esperantistojn, ekzercadi la lingvon kaj disvastigi la Internacia Lingvo Esperanto en tiu ĉi parto de la lando! Ni atendas vin!

*Verkita de Mallely Martínez per informoj de Carlos Hernández.

Categorías

Renkontiĝo en Toluca la 12an de marto 2011

La Esperanta-grupo de Toluca varme invitas vin partopreni nian amuzan renkontiĝon, kiu okazos venontan sabaton, la 12an de marto.

* Ĝi komenciĝos je la 16:30.

* Ĝi okazos en la domo de Omar Rodríguez, kies adreso estas: Huizache Manzana 51 lote 21. Fraccionamiento Bosques de Cantabria, apud “Parque Industrial toluca 2000” proksime al flughaveno.

* Se vi havas problemojn por alveni, vi povas telefoni al 044 558 531 1058.

* La partoprenantojn kunportu trinkaĵojn kaj / aŭ viandon por rosti.

* Bv. konfirmi vian ĉeeston skribante al informacion&esperanto-mexico.org, ne forgesu skribi @ anstataŭ &

Ni atendas vin tie!

Categorías

Trejnseminario de TEJO kaj SEL maje 2011 en Varsovio*

Kadre de la SEL-Reaktivigo kampanjo, Skolta Esperanto-Ligo kune kun TEJO organizas trejnseminarion por junaj aktivuloj kun la ĉefa temo: Konstruante surbaze de diverseco – kiel ricevi la plej bonon el interorganiza junulara kunlaboro?

La seminario okazos en Varsovio, Pollando, inter la 24-a kaj 30-a de majo 2011. La programo enhavas interaktivajn laborsesiojn pri teknikoj kaj metodoj de moderna laboro de junaj asocioj, kaj pri efikaj manieroj organizi junularon uzante la temon de diverseco kaj egalrajteco en la internacia agado.

Ni invitas junajn aktivulojn en la skolta movado kaj aktivulajn esperanstistojn kiuj simpatias kun la skolta movado. La ĉefa kriterio estas klara intereso pri la temo de diverseco kaj egalrajteco en internacia kunlaboro kaj potenciala kontribuo al la programo.

Danke al la subvencio de la Eŭropa Junulara Fonduso ni povas inviti partoprenantojn, pagante la restadkostojn kaj kontribuante al la vojaĝkostoj. La aliĝkotizo estas nur 70 eŭroj (por eŭropanoj) aŭ 100 eŭroj (por ne-eŭropanoj) por la 5-taga programo. Pro la limigita nombro de lokoj ni devos selekti partoprenantojn uzante kriteriojn sur la aliĝilo, kiuj certigas la balancon de nacieco kaj sekso, kaj la potencialan kontribuon al la programo. La limdato por aliĝi estas la 15-a de marto 2011.

Pliaj informoj inkluzive de la programo kaj la kriterioj haveblas ĉe: http://www.esperanto.org/skolta/?lingvo=epo&js=1/

La aliĝilon vi povos trovi ĉe http://www.esperanto.org/skolta/seminar-aligxilo.php?lingvo=epo&js=1/

Meksikanoj, kiuj interesiĝas pri la partopreno bv. skribi ankaŭ al skolto(a)esperanto-mexico.org Bv. ne forgesi anstataŭi (a) kontraŭ @

*Informoj donitaj de Łukasz Żebrowski, estrarano de TEJO.

Categorías