Ek al la nova spektoradego
Ĉifoje la monda situacio ne permesas al ni festi la tradician Zamenhofan Tagon kiel kutime, tamen ni profitu la okazon renkontiĝi alimaniere kaj ĝui Esperantujon kun partopreno ne nur de homoj, kiuj loĝas centre de la lando sed de meksikanoj, kiuj troviĝas en ĉiu meksika anguleto kaj eĉ de Esperantoparolantoj de aliaj mondopartoj.
Venu do kaj pasigu agrablan tempon kun ni en la venonta dimanĉo, la 13an de decembro inter la 11a kaj 13ah laŭ meksikcentra horo (UTC -6). Ni renkontiĝos ĉe zoom:
Adreso: https://us02web.zoom.us/j/81335257849?pwd=VkwrVG85dXBYYVkxanNoT3ZGZk8vZ…
uzantnomo: 813 3525 7849
pasvorto: Ztago20
Ĉu vi estas komencanto? Ne zorgu! Vi estos tre bonvena, konektiĝu kun ni. Ni havos muzikon, magion, ludon, interesajn raportojn, ktp., do trovu konfortan lokon, preparu vian preferatajn manĝaĵetojn, trinkaĵon kaj ni kune tostu.
¡Ni atendos vin!
La jaro baldaŭ finiĝos kaj eĉ la pandemia situacio ne povis haltigi nin, ni uzis nian tempon alimaniere kaj, kompreneble, ni vigle Esperantumis, do dum tiu ĉi, nia antaŭlasta kunveno de 2020, ni volas babili pri tio. Kiujn malsamajn aferojn vi faris rilate al aliaj jaroj? Ĉu vi lernis ion novan? Ĉu vi esperantumis pli? Kiujn ŝatatajn / gravajn aktivecojn vi ne povis fari?
Do, rakontu tion al ni, la renkontiĝejo estos en zoom je la 11ah, meksikcentra tempo (UTC -6) en dimanĉo la 8an de novembro:
Adreso: https://us02web.zoom.us/j/89303329367?pwd=eE93dDNQd2ZBUDI2QTk0VTBrODJGdz09
uzantnomo: 893 0332 9367
pasvorto: MXnovembra
Ĉiuj rajtas partopreni, komencantoj ĉiam estas bonvenaj kaj kompreneble ankaŭ niaj karaj kolegoj el aliaj mondopartoj.
Do ĝis baaaaaldaŭ!
Organizas: Meksika Esperanto Federacio. Respondecas: Joaquín Rosillo.
Jes, ja ni havas rendevuon en la venonta dimanĉo, ni ne forgesis tion kaj ni certas ke vi ankaŭ ne kaj ke vi pretas partopreni.
Ĉifoje, krom babili pri diversaj aferoj, ni volas fari ion pli amuza. Ĉu vi ŝatas memeojn, karikaturojaĵojn kaj bilstriojn? Kreu kaj/aŭ serĉu bona(j)n kaj prezentu tiu(j)n, ni prikomentu, analizu kaj kune ridu kaj lernu!
La renkontiĝejo estos en la platformo zoom je la 11ah, meksika tempo (UTC -5) en dimanĉo la 11an de oktobro:
Adreso: https://us02web.zoom.us/j/86875459437?pwd=eE9aSEgyK1E1SDZIZjRWZEhtRmc1UT09
uzantnomo: 868 7545 9437
pasvorto: 627536
Ĉiuj rajtas partopreni, komencantoj ĉiam estas bonvenaj kaj kompreneble ankaŭ niaj karaj kolegoj el aliaj mondopartoj.
Do ĝis baaaaaldaŭ!
* Organizas: Meksika Esperanto Federacio. Respondecas: Joaquín Rosillo.
En la lastaj semajnoj integriĝis al la esperanta mondo pluraj homoj kaj ni volas bonvenigi ilin, tial nia kutima renkontiĝo estos dediĉita al ili. Dum la kunveno, ili povas starigi diversajn demandojn pri la meksika kaj internacia movadoj kaj konatiĝi kun meksikaj aktivuloj.
Do komencantoj, novuloj en Esperantujo vi estas kore invitataj, fakte ne zorgu se vi ankoraŭ ne flue parolas esperante, ni estos paciencaj, eĉ se vi volas interveni hispane, vi rajtos, la ĉefa celo estas konatiĝi kaj kune pasigi agrablan tempon.
Kiam? Dimanĉe la 13an de septembro inter la 14a30 kaj la 17a meksikcentra horo (UTC -5)
Kie? En Zoom: https://us02web.zoom.us/j/87354034384?pwd=VXdMTEZPWXEzMXYxeVRyOGl3bE5XQ…
uzantnomo: 873 5403 4384
pasvorto: bonvenon
Kiuj? Ĉiuj rajtas partopreni, kompreneble niaj karaj kolegoj el aliaj mondopartoj estas bonvenaj ankaŭ.
Venu, ni atendas vin!
Antaŭe jam ni spertis la malkongresan etoson en Meksiko, dum la somero de 2015, kiam ĝi estis simpla sed ege amuza kampado en la ŝtato San Luis Potosí, sed ĉijare la afero ŝanĝiĝis multe.
La Virtuala Malkongreso 2020 okazos pere de facebook ( www.facebook.com/malkongreso/live ) en la 26a kaj 27a de septembro, dum la posttagmezo ĝis la nokto de Meksiko (UTC-5). Se vi maltrafas iun prelegon, ne zorgu! Ĉio restos registrita sur la paĝo.
Dum la evento okazos tri malsimilaj eventoj: prelegoj, diskutrondoj kaj koncertoj. Ankoraŭ oni ne volas diskonigi la nomojn de la artistoj, sed sciu ke ĉio rilatos al *subgrunda kulturo*.
La Malkongreso estos loko, kie homoj kun, ni diru, raraj interesoj povos paroli pri siaj ŝatokupoj, konoj, teorioj. Oni petas partoprenon de homoj, kiuj ŝatus paroli pri, ekzemple, *eksterteranoj, fantomoj, drogoj, muziko, magio, konspiraj teorioj, sekretaj societoj*, inter aliaj similaj temoj.
Du meksikanoj jam sendis proponojn kaj estis akceptitaj:
Carlos Velazquillo parolos pri Subrealisma Kino kaj ties ĉefaj filmistoj.
Fernando Loarca parolos pri metalmuziko, la historio el ''death'' al ''black'' metalo.
Se vi interesiĝas pri ne kutima, ĝenerale stranga, foje ignorata temo, kaj vi volas konigi ĉiujn pri ĝi, ne hezitu sendi mesaĝon al malkongreso@gmail.com aŭ malkongreso2020@gmail.com , sed bonvole atentu ke la limdato por tion fari estas en la 24a de septembro.
La partopreno dum Malkongreso ne havos koston, tamen, por helpi la organizantojn, estos vendejo sur la paĝo de facebook, kie ili vendos ĉemizojn, glasojn, algluaĵojn, kaj aliajn mojosaĵojn.
Atentu! Novaĵojn pri la evento vi povos trovi ĉe: https://www.facebook.com/Malkongreso/
Do partoprenu en ĝi, ĉu kiel preleganto, ĉu kiel spektanto, certe vi ne pentos kaj lernos multe!
Ĉu vi ne povis partopreni en nia pasinta retbabilado? Ne zorgu! Ni havos la duan rondon kunlabore kun francaj kolegoj.
La temo estos la sama: “La mondo post COVID-19”, tamen nun aldoniĝos kantoj kaj deklamo.
Kiam? Dimanĉe, la 12an de julio, je la 11a30 laŭ meksikcentra horo, tio estas je la 16a30 laŭ la universala tempo (UTC), je la 18a30h. en la centro de Eŭropo.
Kie? En Zoom: https://us04web.zoom.us/j/75849526980?pwd=ajIwNzZROFRRVUpNTXBudzdZb2RZd…
Uzantnomo: 758 4952 6980
Pasvorto: 8QQNxM
Kiuj? Ĉiuj rajtas partopreni, eĉ se vi volas nur aŭskulti, vi estos tre bonvenaj.
Ĝis do tre baldaŭ!