Select language

IJK komenciĝos la 11an de julio, ĉu vi jam aliĝis?

La Internacia Junulara Kongreso, kies ĉefa temo estas “Tutmonda solidareco”, okazos ĉifoje rete kaj ĝi komenciĝos tre baldaŭ, la 11an de julio, tio estas nur POST DU SEMAJNOJ.

Ĉu vi jam aliĝis? La baza kotizo estas 20 eŭroj, ekzistas tamen subtena kotizo (50 eŭroj) por tiuj, kiuj volas kaj povas pli pagi.

Kiel kutime, vi povas pagi vian partoprenon pere de ni. Se vi volas ke ni peru vian pagon, volante ni faros. Skribu al estraro@esperanto-mexico.org por informi al ni pri tio.

Kaj memoru ke ĝi estas ankaŭ por pli aĝaj homoj, do ĉiuj rajtas partopreni!

Iru al la retpaĝo de IJK2020 por havi pliajn detalajn informojn kaj plenigi aliĝilon: https://ijk2020.tejo.org/

Categorías

Venonta virtuala renkontiĝo kunlabore kun francaj kolegoj, 14an de junio

Daŭrigante la internacian kunlaboradon, ni havas la plezuron informi vin ke ĉifoje meksikaj kaj francaj esperantoaktivuloj gvidos venontan virtualan renkontiĝon.

Kiam? Dimanĉe, la 14an de junio, je la 12a30 laŭ meksikcentra horo, tio estas je la 17a30 laŭ la universala tempo (UTC), je la 19a30h. en la centro de Eŭropo.

Kie? En Zoom:  https://us04web.zoom.us/j/79443065576?pwd=Umg5dUh1M0NzTEZHMVJVbG51UXhEZz09, uzantnomo: 794 4306 5576, pasvorto: 7j9AAH

Kion ni faros? Ni parolos pri la temo: “La mondo post COVID-19”, Kiel ni devas ŝanĝi niajn kutimojn aŭ ĉu io devas ŝanĝiĝi?

Kiuj? Ĉiuj rajtas partopreni, eĉ se vi volas nur aŭskulti, vi estos tre bonvenaj.

Ĝis do tre baldaŭ!

Categorías

Ni ripetos la kunkantadon, 24an de majo 11ah.

Pasintan semajnon ni okazigis amuzan, retan renkontiĝon, ni kantis kune, ridis kaj pro tio ni volas ripeti la aferon en tute frateca, internacia, Esperanta etoso.

Dato kaj horo: Dimanĉe, la 24an de majo, je la 11a laŭ meksikcentra kaj kolombia horo, tio estas je la 16a laŭ la universala tempo (UTC), je la 18ah. en la centro de Eŭropo. La kunveno daŭros du horojn, do kiam ajn en tiu tempo vi povas veni por kunkanti.

- Sekvu la jenan ligon, kiu venigos vin al renkontiĝo en Zoom: https://zoom.us/j/93290350417

- Meeting ID: 932 9035 0417

Meksiko kaj Kolombio invitas!!!

 

Categorías

Ni kunkantu, 17an de majo 11ah!

Jen nova eblo por renkontiĝi rete, ĉi foje la plano estas kanti kaj kune amuziĝi

La paro Meksiko-Kolombio denove kunlaboros por plifortigi rilatojn kaj, kompreneble, la esperantan movadon.

Dato kaj horo: Dimanĉe, la 17an de majo, je la 11a laŭ meksikcentra kaj kolombia horo, tio estas je la 16a laŭ la universala tempo (UTC), je la 18ah. en la centro de Eŭropo. La kunveno daŭros du horojn, do kiam ajn en tiu tempo vi povas veni por kunkanti.

Bonvenon!!!

 

Categorías

Amika renkontiĝo: Meksiko kaj Kolombio*

Ni ĝoje anoncas ke nia baldaŭa kunveno iĝos pli granda, interesa kaj internacia. Ĉifoje  pro iniciato de E-aktivuloj de Meksiko Kolombio ni kune okazigos retan renkontiĝon, al kiu ni kore invitas vin, loĝanto de ajna parto de la mondo.

Ni renkontiĝos venontan dimanĉon, la 10an de majo je la 11a laŭ meksikcentra kaj kolombia horo, tio estas je la 16a laŭ la universala tempo (UTC), je la 18ah. en la centro de Eŭropo. La kunveno daŭros du horojn, la unuan gvidos la kolombianoj kaj la duan la meksikanoj, la temoj estos:

1) Restu hejme… Esperantistoj kaj kronviruso.

2) Vivu la patrino! Jes, la 10a de majo estas speciala tago en Meksiko.

Paŝoj kaj rekomendoj por ĉeesti:

En via komputilo aŭ saĝa poŝtelefono iru al https://zoom.us/j/6196278054, tiu ligo venigos vin rekte al la renkontiĝejo.

Permesu la uzon de via mikrofono kaj kamerao. Se ĉe vi la retkonekto estas malrapida, ni rekomendas malŝalti vian kameraon sed ŝalti vian mikrofonon kiam vi deziras/rajtas paroli.

Por pli glata interagado bonvolu alklaki maneton aŭ peti permeson al kunordigantoj kiam vi deziras paroli kaj ŝalti vian mikrofonon; en alia kazo, malŝaltu vian mikrofonon por ne aldoni bruon eksteran al la konversacio.

Ni antaŭĝojas renkontiĝi kun vi kaj denove trapasi barojn per Esperanto!

Ĉiuj, komencintoj kaj komencantoj estos bonvenaj.

Ĝis tre baldaŭ!

* Invitas: Meksika Esperanto Federacio kaj Kolombia Esperanta Ligo.

Categorías

Meksikanoj, sed ne nur, renkontiĝos rete la 12an de aprilo por paroli Esperante!

Malgraŭ la nuna pandemia situacio monde, esperantistoj vigle aktivas uzante virtualajn rimedojn kaj ni, la klubanoj de la ĉefurbo de Meksiko, ne estas la escepto. Do, kiel kutime ni rekontiĝos en la venonta dimanĉo, la 12an de aprilo je la 16a meksikcentra horo, tio estas je la 21ah. laŭ la universala tempo kaj je la 23ah en la centro de Eŭropo.

Plej verŝajne ĉifoje ni havos gastojn ne nur de la ĉefurbo de la lando kaj ĉirkaŭaĵoj sed ankaŭ de aliaj meksikaj provincoj kaj eĉ de eksterlando, do ni tre kontentas pri tio.

Kion vi devas fari por ĉeesti? Sekvu la jenajn paŝojn:

1. En via komputilo aŭ saĝa poŝtelefono iru al https://8x8.vc/esperantomx, tiu ligo venigos von rekte al la renkontiĝejo.

2. Permesu la uzon de via mikrofono kaj kamerao.

Krome atentu ke:

- se vi konektiĝos pere de poŝtelefono, la unuan fojon oni venigos vin al paĝo por elŝuti la aplikaĵon.

- por ŝanĝi la lingvon, en la suba parto dekstre alklaku sur la tri punktojn (…) kaj elektu “Agordoj / Configuración”, serĉu “pli / más” kaj elektu esperanton aŭ alian lingvon, klaku sur  “Bone / Aceptar”

- Por skribi uzantnomon, iru denove al “Agordoj / Configuración” kaj sur “profilo / perfil” skribu nomon.

Dimanĉe antaŭ la kunveno, tiu ĉi rekontiĝejo estos malfermita por tiuj, kiuj antaŭe volas jam provi kiel la afero fukcias.

Do ĉiuj estas invititaj, komencantoj, kiel ĉiam estos tre bonvenaj.

Ĝis baldaŭ!

Categorías

Amuziĝu, praktiku kaj lernu kun ni Esperanton en Guadalajara!*

La klubo Esperanto-GDL invitas vin renkontiĝi kun ni por amuziĝi kaj praktiki nian karan lingvon.

Kiam? En sabato, la 7an de marto je la 17ah.

Kie? En “El gato café”, kiu troviĝas en Madero 833, col. Americana, Guadalajara, Jalisco, proksime de la preĝejo “Expiatorio”.

Kiuj? Ĉiuj kiuj parolas kaj / aŭ interesiĝas pri Esperanto.

Kial? Ĉar ni volas pasigi kune mojosan tempon, teni nian klubon kaj, kompreneble, la internacian lingvon vivaj.

Kiom? Ĉiu pagos sian konsumon, estas akcepteblaj prezoj.

Ĉu vi volas havi pliajn informojn kaj starigi dubojn kaj demandojn? Skribu en la Facebook-paĝo de la evento https://www.facebook.com/events/197481411572081/ aŭ sendu telefonan mesaĝon al 33 15310777

Ĝis tiam!

* Organizas: anoj de Esperanto GDL.

 

Categorías

Nia marta konversacia rondo alproksimiĝas, ĝuu kaj lernu kun ni!*

Venis tempo ĝui kaj lerni samtempe parolante la internacian lingvon en CDMX. Ni renkontiĝos dimanĉe, en la 8a de marto je la 16ah. kiel kutime en la rapida manĝaĵareo de "Galerías Plaza de las Estrellas", kies adreso estas: Circuito interior 193, col. Verónica Anzures, en la ĉefurbo de la lando.

Kion ni faros? Ni renkontiĝos kun amikoj, praktikos la lingvon, konos novajn lernantojn, pligrandigos la teamon, disvastigos Esperanton, simple ni pasigos kune tre agrablan tempon.

Ĉiuj estas invitataj, eĉ scivolemuloj, akompanantoj kaj, kompreneble, ni dorlotos ĉiun virinon, kiuj ĉeestos, ili ricevos belan, esperantan libropaĝdisigilon kaj 15% da rabato en la membreco al MEF por 2020 en la kategorioj A kaj B.

Ĉu komentoj, duboj? Sendu mesaĝon al estraro@esperanto-mexico.org aŭ al 55 4811 5744.

Bonvenon!!!

* Organizas: MEF. Respondecas: Araceli Aguilar. Bildo: Gabriel Zúñiga.

 

Categorías