Select language

Novaĵoj / Eventoj

Kaj aliaj retafiŝoj rilate al nia komunumo

Mardo, 10a matene, spaco por konversacii en la "Asociación Nacional de Jubilados y Pensionados del PJF"

Srino. Maria Hernández Avilés, prezidantino de la "Asociación Nacional de Jubilados y Pensionados del Poder Judicial de la Federación", per la peto farita de Meksika Esperanto Asocio, afable donas facilecojn por aliaj interesitaj personoj, kiuj volus partopreni en la ateliero de Esperanto kiu aktuale estas ofertata por la membroj. La ĉefa celo estas havi la eblecon fari klubon por konversacii.

Tiu ĉi projekto komenciĝis ĉi januare, marde je la 10a ĝis la 11.45a hr. en la sekva adreso : Nochebuena #33, Col. Ciudad Jardin, Coyoacán.

Aliĝoj kaj pli da informo, bv. komuniki kun Sofía CARBOT RODRIGUEZ ĉe la teléfono: 55770034, aŭ skribu mesaĝon al sokar259@hotmail.com (Ne forgesu anstataŭi & kontraŭ @)

* Verkita de Sofía Carbot, tradukita de Morayma Martínez.

Categorías

Ni festu la Zamenhofa-Tagon kune je la 10a de decembro en Gualadajara!*

La grupo Esperanto GDL kore kaj varme invitas vin festi la tradician Z-tagon, sabaton la 10an de decembro 2011, je la 2a ptm en la domo de Edgar.

Kiel partopreni:
a) Bv. konfirmi vian ĉeeston ĉe facebook je http://www.facebook.com/events/274491359269701/ aŭ skribante mesaĝon al ulefranco&gmail.com
b) Kunportu ĉokoladajn dolĉaĵojn por la interŝanĝado ($25.00 pesoj).
c) Bv. diri kiajn manĝaĵojn/drinkaĵojn vi povas kunporti.
ĉ) Bv. porti ian verdan vestaĵon.

Kiel atingi la domon de Edgar:
José María Gómez 810-A, Col Santa María. La "ruta 604A" lasas vin je strato kaj duono for de la kunvenejo. http://rutasgdl.com/#!ratio=500&lat=20.68481391104024&lon=-103.31444358266447&z=16/
*Verkita de Ulises Franco.

Categorías

Festu kun ni la tradician Z-Tagon la 11an de decembro en la ĉefurbo!

Meksika Esperanto-Federacio invitas vin varme festi kun ni la tradician “Zamenhof-tago-n”, la 11an de decembro 2011 je la 10a horo matene ĉe la restoracio “Musume” kiu troviĝas sur la strato Río Nilo #71 ĉe la stratangulo Río Lerma, Col. Cuauhtémoc, en Meksikurbo, ĝi estas relative proksime de la metrostacio Sevilla, linio 1, la rozkolora.

La kosto de la matenmanĝo estas $63.00 (sesdek tri pesoj) por ĉiu persono, la matenmanĝo inkluzivas;

  • Menuo 1: kafo aŭ teo, natura suko aŭ frukto, ovoj laŭplaĉe aŭ omeleto kun 1 ingredienco.
  • Menuo 2: kafo aŭ teo, suko aŭ frukto, verda salato, tunfiŝa salato aŭ kokidaĵsalato.
  • Menuo 3: kafo aŭ teo, suko aŭ frukto, molletes kun fromaĝo.

BN. Eblas ekstra mendi kaj pagi dolĉan panon je tre alta kvalito, ĉiu kostas ekde $12.00 (dekdu meksikaj pesoj)

Bv. aldoni la trinkmonon.

Aparte ni petas al vi kunporti ĉokoladon aŭ tradician meksikan dolĉaĵon por fari interŝanĝon inter la ĉeestantoj aŭ se vi preferas vi povas akiri E-materialon ĉe MEF por tiu celo. Flanke de MEF estos tombolo pri esperantaĵoj!

Atenton!!! Nepre gravas konfirmi la ĉeeston plej malfrue la 9an de decembro!!! Nur en tiu kazo ni povas rezervi lokon por vi ĉe la komuna etaĝo. Anoncu vian ĉeeston poŝtelefone aŭ rete: 044 / 045 5514753963, informacion(a)esperanto-mexico.org , bv. anstataŭi (a) kontraŭ @.

Ni vere esperas renkonti multajn el vi tiam, estas sendube bona ŝanco por babili kaj interkonatiĝi. Ankaŭ estus bona okazo por vi (re)aliĝi al MEF. La jara kotizo por 2012 dependas en kiu kategorio vi troviĝas, sekve ni informas vin pri ili:

A) Membroj pli junaj ol 23 (incluzive) kun kopio de sia student-karto kaj emerituloj: $100.00 (cent meksikaj pesoj).
B) Normalaj membroj: $200.00 (ducent meksikaj pesoj).
C) Personoj kiuj estas en ĉeestanta kurso por komencantoj instruata de aktiva membro de MEF: $50.00 (kvindek meksikaj pesoj) Tiu ĉi kategorio validas nur por la kuranta jaro, por la sekvontaj oni pagos kotizon je la kategorio "A" aŭ "B" laŭ ĉiu kazo.

Sed se vi pagas antaŭ la 31a de januaro venontjare, vi havos 10% da rabato. Helpu al MEF kaj al la esperanta movado per via laboro kaj per via kotizo!!! La personoj, kiuj ne povas ĉeesti bv. pagi sian kotizon plej eble baldaŭ al la konto de MEF: HSBC # 6284087436 nome de Morayma Martínez Mateos


Ver mapa más grande

Categorías

15an de decembro, Zamenhofa Tago en Querétaro*

Omaĝe al la preskaŭ nura jubildato en la Esperanta-mondo, ni festos la 15an de decembro por krii al la ĉielo "Feliĉan naskiĝtagon, kara Zamenhof!" en la malantaŭa korto de la domo de mia avino… La rendevuo estas je la 16ª hr. kaj estos festo de “miku…” do “mikunportis” tion… mi kunposrtis tion alian… hehehe

La adreso estas:
Altamirano 40 norte, col. Centro; Inter 16 de septiembre kaj 15 de mayo, apud la eksgimnazio “prepa centro”, kie nun troviĝas la Fakultato pri Filozofio kaj Historio.

Ni bezonos:
- diversajn kuiritajn manĝaĵojn
- Gastrinkaĵojn
- Braĝon
- Legomojn kaj vegetojn
- (Laste, sed ne malpli grave) vian partoprenon!

Vi ĉiuj estas invititaj partopreni la Esperanto-etoson kun novaj kaj malnovaj esperantistas, kelkaj de la urbo Querétaro kaj kelkaj venontaj de aliaj urboj.

Mi kore esperas ke vi povu partopreni.

Mi jam avertis al vi… Apartigu ĉi tiun daton por nia festo!!

* Verkita de Carlos Hernández L.

Categorías

"Venonta renkontiĝo, sabate la 24an de septembro en la Ĉefurbo de Meksiko"

Meksika Esperanto Federacio invitas:

Al ĉiuj esperantaj parolantoj kaj interesitaj personoj al la renkontiĝo, kiu okazos la 24an de septembro en supra etaĝo de la restoracio “Musume”, kiu troviĝas en Rio Nilo No. 71 je la angulo kun strato Rio Lerma, Col. Cuauhtémoc, México D.F. je la 15:00 h. Musume troviĝas proksime de la “Diana Cazadora”, la plej proksima metrostacio estas “Sevilla”, linio 1, kiu veturas de Observatorio al Pantitlán.

Ni renkontiĝos por pasi agrablan posttagmezon, praktiki la lingvon kaj krome, ni ĝuos la ĉeeston de Georgo Hanzdlik, pola esperantisto kiu kantos en Esperanto dum la renkontiĝo.

Kaj certe ni profitos la okazon por paroli pri la ĵus okazinta 11a Meksika Esperanto Kongreso.

Kiel kutime, ĉiu pagos siajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, por havi pli da informoj kaj por konfirmi vian ĉeeston, skribu al informacion@esperanto-mexico.org aŭ voku al poŝtelefono 5514753963

Venu, partoprenu, amuziĝu!

Categorías

Du universalaj lingvoj, koncerto en la “Casa de la Cultura Jalisciense"

Muziko estas universala lingvo, kiu kunigas personojn de la plej malsamaj kulturoj kaj devenoj, same kiel en la kazo de Esperanto. Tiel ke se ambaŭ renkontiĝas samloke, la momento iĝas la plej altgrada esprimo de multkultureco; diverceso kaj unikeco.

Kadre de la 11a Meksika Esperanto Kongreso, Meksika Esperanto Federacio, la germana fondaĵo “Stiftung Mondo” kaj la Ministerio pri Kulturo de la Ŝtato de Jalisco (Halisko) unuigas fortojn por oferti al la ĝenerala publiko specialan kaj nekompareblan koncerton en kiu la etoso iros ekde la melodiaj notoj de la piano kaj de la fagotoj ĝis la sonoj de Rock en la esperanta, hispana, franca, japana, angla, rusa, okcitana, pola, inter aliaj lingvoj, unuigante la miksaĵon de pluraj lingvoj kaj distingante la apartecon de la universalaj lingvoj: “MUZIKO KAJ ESPERANTO”

Dato kaj Loko: 17an de septembro, Casa de la Cultura Jalisciense.
Adreso: Av. Constituyentes #21, Sector Juárez, inter Calzada Independencia kaj 16 de Septiembre. Guadalajara, Jalisco, Meksiko. Antaŭ la parko “Agua Azul”
Horo: De la 17a ĝis la 20a h.
Plia informo: Senkosta eniro
Evento por: Ĝenerala Publiko
Partoprenantoj: José Gabriel Jiménez Rendón (pianisto de la Nacia Lernejo pri Muziko de la UNAM), Armando Hernández Tellez (fagotisto de la Teatro de “Bellas Artes”), Ana Lilia López Díaz (fagotistino de la Nacia Lernejo pri Muziko de la UNAM), Leonardo Jáuregui Soto (kantanto), Jean Marc Leclercq (franca muzikisto, Rock-pop), Les Peatonés (bando de Rock “a gusto” ).

Partoprenu kaj invitu viajn familianojn, amikojn kaj konatulojn!

Archivo
Attachment Grandeco
kotizguadalajara.pdf 19.2 KB
Categorías

11a Meksika Esperanto Kongreso. Guadalajara, Jalisco 16a-18a septembro 2011

La 11a Meksika Esperanto Kongreso (MEK), kies temo estas: "La instruado de Esperanto en Meksiko; malfacilaĵoj, defioj kaj proponoj ", okazos inter la 16ª kaj 18ª de septembro, en la urbo Guadalajara, Jalisco.

La sidejo de la 11a MEK estos la instalaĵoj de la merkatika entrepreno “Cobeh In”, kiu troviĝas en la kvartalo Providencia, proksime de la plej reprezenta fonto de la urbo “La Minerva”. la adreso estas:
Montreal #1051, inter Ostia kaj Nápoles, Col. Providencia. Pli sube vi trovos indikojn kiel atingi la kongresejon.

Tiu kongrestemo estis elektata ĉar nia celo estas daŭrigi la laboron, kiu komenciĝis en 2008 en la Fakultato pri Lingvoj de la UABC rilate al la oficiala enkonduko de Esperanto kaj la atingitajn rezultojn en aliaj edukaj institucioj de la lando. Pro tio, Meksika Esperanto Federacio kaj la organiza teamo decidis kunigi fortojn por kundividi kaj interŝanĝi konojn, spertojn kaj alveni al konkludoj, kiuj povus impulsi la disvolvigon de la Esperanta movado en Meksiko.

Tiel, la ĉefa temo donos la eblon labori samtempe pri subtemoj, kiuj havigos ilojn al la partoprenantoj per kiuj ili disvolvigos diversajn kapablojn kaj tiel ili povos kunlabori pli efike en la movado. La programo inkluzivos aktivecojn kiel ekzemple:

a) Kreado de didaktika materialo por la instruado de Esperanto,
b) La propedeŭtika valoro de Esperanto,
c) la memlernado de Esperanto.

En la kultura programero, ni havos la partoprenon de rekonaj artistoj kiel la franco Jean-Marc Leclercq (JoMo) , la polo Georgo Handzlik kaj de nia samlandano Armando Hernández, muzikisto de la "Orquesta Sinfónica de Bellas Artes".

Krom tio, estos labortabloj, libroservo, meksika festo, inter aliaj aktivecoj.

Aliteme kaj pro diversaj elspezoj bezonataj por la organizado de la evento, ekzemple la loĝistiko, materialo por aktivecoj, administrado, kafejo, inter aliaj; la organizantoj kaj estraranoj de Meksika Esperanto Federacio, interkonsentis ke la aliĝkotizoj estos la sekvaj.

Same, aldonaj mondonacoj venantaj de ĉiuj homoj estas akceptataj, sendepende de la partopreno en la evento.

Kongrespagoj kaj mondonacoj:

  • Banko HSBC
    Kontnumero: 6284087436
    Nome de Morayma Martínez Mateos, kasistino de MEF
    Clabe: 021180062840874362
  • la konto de MEF en UEA: mefa-h

Ĉar la kongreso estos dum feriaj tagoj pro la jubileo de la sendependeco de Meksiko, la hotelistoj informis nin ke estas tre rekomendinda rezervi ĉambrojn anticipe. Ĉi tie estas listo, de rekomenditaj hoteloj, preskaŭ ĉiuj troviĝas en la centro de la urbo, tamen, por atingi la kongresejon, vi nur devas preni 1 aŭtobuson.

Kiel atingi la kongresejon per publika transporto?
En la urbocentro, ekde la Katedralo de Guadalajara, iru suden sur Av. 16 de Septiembre ĝis Madero strato. Sur Madero prenu la buson 51c, kaj elbusiĝu en la angulo Av. López Mateos kaj José María Vigil strato, sur tiu ĉi lasta piediru tri stratojn okcidente, kaj vi turnu dekstren sur Montreal post bloko kaj duono vi trovos la Kongresejon. NB. La veturado daŭros inter 35 kaj 40 min, dependante de la trafiko. Bv. iri al sekva ligo, kie vi trovos la vojon, kiun sekvas la aŭtobuso de la centro al kongresejo.

Kiel atingi la kongresejon per aŭto aŭ taksio?
Troviĝante enurbe, iri sur la avenuo López Mateos preterpasi la “Minerva” kaj sekvi al la trafikcirklo nomata “Eulogio Parra”, tie estas apoteko “Farmacia Guadalajara”, benzinejo kaj aŭtvendejo “Chevrolet”. Ankoraŭ pluiru 2 stratojn sur avenuo “Eulogio Parra”, kiam vi alvenas al vendejo “OXXO” iru dekstren sur la strato Montreal ĝis vi trovu Cobeh In.

Kiel multaj el vi scias, la sukceso de la kongreso dependas de la klopodo de ĉiuj: ĈEESTU, DISVASTIGU, DONACU MONON, KUNLABORU!

Bv. atendi la publikotajn novaĵojn rilataj al la kongreso, ekz. aliĝilo, programo, detaloj. Tamen se vi havas dubojn, bv. skribi al mek2011@esperanto-mexico.org

Archivo
Attachment Grandeco
kotizguadalajara.pdf 19.2 KB
aliĝilo.pdf 229.12 KB
Hoteloj GDL.pdf 375.19 KB
Ruta 51c.jpg 911.52 KB
Categorías

Sabate, la 27an de aŭgusto, renkontiĝo en la ĉefurbo de Meksiko

Meksika Esperanto Federacio invitas:

Al ĉiuj esperantaj parolantoj al la renkontiĝo, kiu okazos la 27an de aŭgusto en supra etaĝo de la restoracio “Musume”, kiu troviĝas en Rio Nilo No. 71 je la angulo kun strato Rio Lerma, Col. Cuauhtémoc, México D.F. je la 15:00 h. Musume troviĝas proksime de la “Diana Cazadora”, la plej proksima metrostacio estas “Sevilla”, linio 1, kiu veturas de Observatorio al Pantitlán.

Tiun ĉi fojon ni festos la finon de 2 kursoj en DF, en kiu partoprenis pli ol 40 homoj en la niveloj A1 kaj A2 laŭ KER.

Ankaŭ ni profitos la okazon informi la homojn pri novaĵoj kadre de la baldaŭa 11a Meksika Esperanto Kongreso.

Kiel kutime, ĉiu pagos siajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, por havi pli da informoj kaj por konfirmi vian ĉeeston, skribu al informacion@esperanto-mexico.org aŭ voku al poŝtelefono 5514753963.

Venu, partoprenu, amuziĝu!

Categorías

La grupo Esperanto-GDL invitas vin festi, la 20an de aŭgusto!



La 20an de aŭgusto inter la 15a kaj 20a h. okazos granda festo por fermi la kursojn de Esperanto por komencantoj kaj por komencintoj. Ni kore invitas vin ĉeesti kaj partopreni ĉi tiun belegan feston.

Dum la festo, kiel fina tasko, la nunaj lernintoj kuraĝe montros sian E-lingvan scipovon prezentante temon, kiun ili mem elektis. La plej bonaj prezentoj ricevos etan donacon de Esperanto GDL

Krome, ni bongustege manĝos kaj amuzege ludos! Do, vi ne perdu la okazon kaj ĉeestu, ĉar ni multe amuziĝos!

Ni nur petas al vi konfirmi vian ĉeeston kaj kunporti t/drinkaĵojn aŭ manĝaĵojn ( por 3 aŭ 4 personoj).

Jen la listo de la partoprenontoj kaj iliaj kunportotaj manĝaĵoj:

Ulises - Spagetoj
Edgar - Fromaĝ-kuko
Alan - Salato
Manuel - Moleo (Mole)
Anette - Trinkaĵoj/Sodakvoj
Yolanda - Tekilo (Tequila)
Cesar - Gvakamolo (Guacamole)
Roberto – Fritaĵoj
Louisette – Kokida salato
(via nomo - via kunportaĵo)

Bv. kofirmi vian ĉeeston retpoŝte al guadalajara&esperanto-mexico.org (Ne forgesu anstataŭi & kontraŭ @) aŭ per Facebook:
http://www.facebook.com/event.php?eid=154812924598809

Kiel atingi la domon de Edgar?
http://rutasgdl.com/#!ratio=500&lat=20.68481391104024&lon=-103.31444358266447&z=15/

Categorías

Renkontiĝo en Toluka, sabate la 13an de aŭgusto

Sabate, la 13an de aŭgusto, Ĝi komenciĝos je la 12:00 ptm.

Ĝi okazos en la domo de Carolina Jasso, kies adreso estas: José Ma. Morelos # 24, Cacalomacán.
Se vi havas problemojn por alveni, vi povas telefoni al (044) 722 245 7158 aŭ al (722) 2 74 81 62.

Categorías