Select language

Novaĵoj / Eventoj

Kaj aliaj retafiŝoj rilate al nia komunumo

Kurso en Tecámac, nivelo B1 laŭ KER, komenciĝos la 22an de januaro

Vi, kiu jam havas bazajn konojn pri la Internacia Lingvo kaj volas plibonigi ilin, partoprenu en la E-kurso, nivelo B1 laŭ KER, kiu ekos marde la 22an de januaro.

Kiam: ĉiujn mardojn de la 19a ĝis la 21a h.

Kie: en la subsidejo de MEF, kiu troviĝas en Tecámac, Estado de México.

Daŭro: 28 horojn.

Instruisto: Mallely Martínez M., prez. de MEF

Pro praktikaj kialoj ni ne akceptos pli ol 8 gelernantojn.

Por pli da informoj, bv. skribi al tecamac@esperanto-mexico.org aŭ voku al poŝtelefono (044) 5514753963

Categorías

Kurso en Tecámac, nivelo B1 laŭ KER, komenciĝos la 22an de januaro

Vi, kiu jam havas bazajn konojn pri la Internacia Lingvo kaj volas plibonigi ilin, partoprenu en la E-kurso, nivelo B1 laŭ KER, kiu ekos marde la 22an de januaro.

Kiam: ĉiujn mardojn de la 19a ĝis la 21a h.

Kie: en la subsidejo de MEF, kiu troviĝas en Tecámac, Estado de México.

Daŭro: 24 horojn.

Instruisto: Mallely Martínez M., prez. de MEF

La grupo estos malgranda, pro praktikaj kialoj ni ne akceptos pli ol 8 gelernantojn.

Por pli da informoj, bv. skribi al tecamac@esperanto-mexico.org aŭ voku al poŝtelefono (044) 5514753963

Categorías

Kurso por komencintoj je nivelo B1 en Tecámac

Post mallonga paŭzo ni rekomencos la kurson por komencintoj venontan lundon, je la 21a de februaro 2012.
Loko: subsidejo de Meksika Esperanto Federacio
Horaro: Ĉiun lundon de la 19a ĝis la 21a hr.
Gvidanto: Mallely Martínez M.
Daŭro: 24 horoj
Por pli da informoj bv. skribi al informacion&esperanto-mexico.org (ne forgesu anstataŭi & kontraŭ @)
Notu bone: Ni ne akceptos pli ol 8 gelernantojn, pro tio ni rekomendas al vi aliĝi baldaŭ!

Categorías

Mardo, 10a matene, spaco por konversacii en la "Asociación Nacional de Jubilados y Pensionados del PJF"

Srino. Maria Hernández Avilés, prezidantino de la "Asociación Nacional de Jubilados y Pensionados del Poder Judicial de la Federación", per la peto farita de Meksika Esperanto Asocio, afable donas facilecojn por aliaj interesitaj personoj, kiuj volus partopreni en la ateliero de Esperanto kiu aktuale estas ofertata por la membroj. La ĉefa celo estas havi la eblecon fari klubon por konversacii.

Tiu ĉi projekto komenciĝis ĉi januare de 2012, marde je la 10a ĝis la 11.45a hr. en la sekva adreso : Nochebuena #33, Col. Ciudad Jardin, Coyoacán.

Aliĝoj kaj pli da informo, bv. komuniki kun Sofía CARBOT RODRIGUEZ ĉe la teléfono: 55770034, aŭ skribu mesaĝon al sokar259@hotmail.com (Ne forgesu anstataŭi & kontraŭ @)

* Verkita de Sofía Carbot, tradukita de Morayma Martínez.

Categorías

Mardo, 10a matene, spaco por konversacii en la "Asociación Nacional de Jubilados y Pensionados del PJF"

Srino. Maria Hernández Avilés, prezidantino de la "Asociación Nacional de Jubilados y Pensionados del Poder Judicial de la Federación", per la peto farita de Meksika Esperanto Asocio, afable donas facilecojn por aliaj interesitaj personoj, kiuj volus partopreni en la ateliero de Esperanto kiu aktuale estas ofertata por la membroj. La ĉefa celo estas havi la eblecon fari klubon por konversacii.

Tiu ĉi projekto komenciĝis ĉi januare, marde je la 10a ĝis la 11.45a hr. en la sekva adreso : Nochebuena #33, Col. Ciudad Jardin, Coyoacán.

Aliĝoj kaj pli da informo, bv. komuniki kun Sofía CARBOT RODRIGUEZ ĉe la teléfono: 55770034, aŭ skribu mesaĝon al sokar259@hotmail.com (Ne forgesu anstataŭi & kontraŭ @)

* Verkita de Sofía Carbot, tradukita de Morayma Martínez.

Categorías

Kurso en la UNAM, 04.09.2010

Ekde la 4a de septembro denove estos kursoj de Esperanto en la Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko (UNAM)

Loko: Jura Fakultato, Aŭdejo Mario de la Cueva.
Horo: Sabate inter la 9a ĝis la 11a horo.
Celgrupo: Komencantoj.

La kursoj komenciĝas sabate je la 4a de septembro kaj daŭras ĝis la 30a de oktobro.
Kursestro: Mtro. Luis L. Córdova Arellano ( luisesperanto @ yahoo.com )
Informoj: luisesperanto (x) yahoo.com kaj/aŭ benalecer (x) hotmail.com

Categorías

Kurso por komencintoj en Tekamak

Kurso por personoj kiuj havas bazajn konojn pri Esperanto.

Horo: Lunde kaj merkrede inter la 17a ĝis la 18:30a horo.
Loko: Santa María Ajoloapan, Tekamak.
Kosto por materialo: $300.00

La kurso komenciĝas lunde je la 11a de oktobro.
Kursestroj: Mallely kaj Morayma Martínez
Por pli da informo: sendu retmesaĝon al morayma_mm(a)hotmail.com, @ antastaŭ (a).
Vi ankaŭ povas voki al (596) 92 45144

NE FORGESU KION VI JAM LERNIS, VENU KAJ PRAKTIKU KUN NI!

Categorías

Novembre okazos Cseh-Seminario en Den Haag*

Oni kutime diras en Esperantio: "Zamenhof kreis la lingvon kaj Cseh la metodon por instrui gxin”. Jen, do, sxanco konatigxi kun la fama metodo iniciatita de Andreo CSEH kaj uzita de elstaraj instruistoj de nia E-historio kiel Hendrik SEPPIK, Julio BAGHY, Sigismundo PRAGANO, Lidja ZAMENHOF, ktp.

La seminario okazos inter la 6-a kaj la 8-a de novembro 2009, gxi estas destinita al instruistoj de Esperanto, kiuj volas studi la metodon de la fama Esperanto-pedagogo Andreo Cseh kaj trejnigxi en la plej aktualaj teknikoj de rektmetoda lingvoinstruado. La seminarigvidanto estos Atilio ORELLANA ROJAS.

La instruado okazos en la Andreo Cseh-Domo, sidejo de la Internacia Esperanto-Instituto (Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando, tel +31 70 3556677).

Cxiu partoprenanto ricevos lernomaterialon, sed ne la libron 'Baza Cseh-Kurso', deviga literaturo por cxi tiu seminario. Fine de la seminario oni ricevos ateston pri cxeesto en la Seminario. La valoro de la lernomaterialo estas inkluzivita en la kursa kotizo.

Gejunuloj gxis 30-jaraj gxuas 50% rabaton. La kotizo povas esti pagita surloke, sed necesas frue aligxi, cxar sen aligxo de almenaw 8 personoj, la seminario ne okazos.

Rilate al tranoktado, IEI helpos en la trovado de tranoktejo law via mendo.

Por havi pli da informoj vidu http://www.iei.nl/cursussen_espe.htm kie vi trovos aktivadojn rilatajn al la Cseh-metodo.

*Informoj de Atilio Orellana.

Categorías

Seminario Esperanto

Tiu seminario sin direktas al personoj, kiuj jam regas Esperanton kaj volas helpi al la disvastigo de la movado en Meksiko kaj en la mondo. Ĝi similas al la seminario pri "Aktivula Trejnado, kiun TEJO ofertas dum la Internacia Junulara Kongreso.

Ni traktos diversajn temojn kiel ekzemple:

- Verkado de artikoloj pri Esperanto por revuoj aŭ gazetoj (ankaŭ rete);
- Kion diri kiam ĵurnalisto vin intervjuas por la radio aŭ por la televido;
- Strategioj por la organizo de Esperanto-kurso;
- Kion atenti se vi volas fondi Esperanto-grupon?;
- Informado pri Esperanto (prepari flugfoliojn; organizi standojn k. a.).

Ni ankaŭ parolos pri la aspektoj de la Esperanto-kulturo, pri la historio de la movado, lingvistikaj temoj kaj ni provos kune plibonigi nian Esperanto-nivelon.

Tagoj: 13a ĝis 17a de junio (dimanĉe plej verŝajne okazos ekskurseto);
Loko: Edificio de Posgrado de la Facultad de Derecho de la Universidad Nacional Autónoma de México.
Kontribuo por la kovro de kostoj: $400

Ni disponas pri kelkaj stipendioj por kovri la kostojn rilate al la vojaĝo, restado kaj partopreno. Por ricevi pliajn informojn baldaŭ skribu al ni.

Plia informoj: mek2009@esperanto-mexico.org

Categorías

Finis alia kurso de Esperanto en UNAM

La sesan de decembro 2008 finis kurso de Esperanto, kiu okazis en la Jura Fakultato de la Universitato Nacia Aŭtonoma de Meksiko. La kurso komencis la sesan de septembro, ĝi estis gvidata de Daniel Moreno per nova instruilo, temas pri la lernolibro Saluton! verkita de Audrey Childs-Mee. Tiu lernolibro, kvankam verkita laŭ la rekta metodo, kapablas montri la lingvon efike kaj facile. Dum tri monatoj la gestudantoj aktive partoprenis la sabatan kurson kaj akiris la kapablon esprimi sin skribe kaj parole.

Tiaj ĉi kursoj evidentigas la fakton ke homoj pli kaj pli interesiĝas pri la Internacia Lingvo Esperanto.

Categorías