Select language

Lernu la Esperon, 12an de aprilo

Guadalupe Vega invitas al la “La Esperanta Domo” sabate, la 12an de aprilo je la 11ahr., kiu troviĝas en San Pedro de los Pinos, Distrito Federal.

La celo estas lerni kaj praktiki la “La Espero” ludante. Alproksimiĝu al la Esperanta kulturo!

Konfirmu ĉeeston! Skribu al festomek2013@esperanto-mexico.org aŭ lasu voĉan mesaĝon al 55 15 37 31.

Ĉiuj estas invitataj, VENU!

Categorías

Nia venonta renkontiĝo en Monterrey estos la 5an de aprilo

Interesitoj je la internacia lingvo kaj Esperantoparolantoj de Monterrey kaj ĉirkaŭaĵoj, bv. ne forgesi ke ni havas gravan rendevuon en sabato, la 5an de aprilo je la 17a hr. en la kutima renkontiĝejo:

Restoracio Carl´s Jr. Gonzalitos

Morelos 101 Ote.

Monterrey, Nuevo león

Ĉifoje ni praktikos la lingvon kaj sekvos kun la planado-organizado de nia partopreno en la 3a Tutmonda KER ekzamensesio okazonta ĉe ni.

Memoru ke se vi volas havi pli da informoj, vi povas poŝtelefoni al 8180260382.

VENU! NI ATENDAS VIN!

Categorías

Spektu filmon en la Esperanta Domo, 5an de aprilo, 11ah.

Ni invitas vin al la Esperanta Domo, kiu troviĝas en San Pedro de los Pinos en la Ĉefurbo de Meksiko, dum la venonta sabato, la 5an de aprilo je la 11a matene. Ĉifoje ni spektos filmon en Esperanto nomata “La atako de la lunaj zombioj”, ĝi daŭras 1h. kaj 39 minutoj. Bv. veni akurate por ne interompi kaj perdi parton de la filmo.

Nepras konfirmi ĉeeston skribante al festomek2013@esperanto-mexico.org aŭ telefonante al telefono 55 15 37 31.

Venu kaj pasu agrablan tempon kun ni!

Categorías

Renkontiĝo en DF., sabate la 22an de marto 11ah.

Guadalupe Vega invitas vin venontan sabaton, la 22an de marto je la 11ahr., al la “La Esperanta Domo”, kiu troviĝas en San Pedro de los Pinos, Distrito Federal.

Ĉifoje, krom praktiki la lingvon, la partoprenantoj havos la eblon koni pri “La Espero”, praktiki kaj lerni ĝin je interesa formo kaj ludante. Alproksimiĝu al la Esperanta kulturo!

Estas nepre konfirmi ĉeeston. Skribu al festomek2013@esperanto-mexico.org aŭ lasu voĉan mesaĝon al 55 15 37 31.

Ĉiuj estas invitataj, ĈEESTU!

Categorías

Praktiku Esperanton en Monterrey, sabate, la 1an de marto

Partoprenu en la monataj renkontiĝoj de la grupo Esperanto-MTY, kiujn oni organizas por praktiki la lingvon, informi pri ĝi al ĝenerala publiko kaj pasi kune agrablajn momentojnlan. La venonta okazos sabate, la 1an de marto je la 17ahr.

Kie?

En la restoracio Carl´s Jr. Gonzalitos

Morelos 101 Ote.

Monterrey, Nuevo León

Ĉu vi volas havi pli da informoj? Voku al poŝtelefono 8180260392 aŭ skribu mesaĝon en la facebook-retpaĝo de la grupo https://www.facebook.com/groups/242535445792241/  

Categorías

Renkontiĝo en Tlaxcala, dimanĉe la 16an de februaro

Ni invitas vin akompani nin al la renkontiĝo, kiu okazos en la urbo Tlaxcala la venontan dimanĉon, 16an de februaro je la 15a h. en la restoracio “Los Portales”, kiu troviĝas en la centro de la urbo.

La celo estas kunigi esperantoparolantojn kaj tiujn, kiuj interesiĝas pri la lingvo, ĉefe estas grave ke la lokanoj konu sin.

Ĉiu pagos siajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn!

Ĉu duboj? Kontaktu al Mario 246 457  42 47 Edith al 55 167 783 72.

Ni atendas vin tie!

Categorías

Ni praktiku Esperanton en Monterrey, 1an de februaro, 17ah.

La grupo Esperanto-MTY invitas vin koni iom pli pri la Internacia Lingvo Esperanto kaj, kompreneble, praktiki ĝin en nia venonta renkontiĝo, kiu okazos sabate, la 1an de febrero je la 17ahr.

Ĉiuj estos bonvenaj!!!

Ĝi okazos en Carl´s Jr. Gonzalitos

Morelos 101 Ote

Monterrey

Ne nepras konsumi trinkaĵojn aŭ manĝaĵojn.

Por havi pli da informoj, bv. iri al la retpaĝo de la grupo Esperanto MTY https://www.facebook.com/groups/242535445792241/ aŭ poŝtelefoni al 8180260392.

Ĉeestu!!!!

Categorías