Select language

Buenos Aires gastigos la 99an UK, 27a jul - 2a aŭg

La 99a Universala Kongreso de Esperanto okazos ĉi jare en Buenos Aires, Argentino inter la 26a de julio kaj la 2a de aŭgusto. La kongresejo estos la “Hotel Panamericano”, moderna kaj komforta konstruaĵo, kiu troviĝas en la centro de la urbo.

La ĝenerala temo estas: “Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco”, la programo estos tre interesa, atendu la publikigon de la dua bulteno, kie vi trovos informojn pri loĝado, ekskursoj, bankedo, programeroj, ktp.

Certe estos partoprenantoj de ĉiu kontinento, ĉifoje granda kvanto da brazilanoj, francoj kaj japanoj ĉeestos sed ankaŭ oni povos interparoli kun homoj de landoj kiel Benino, Bosnio, Niĝerio, inter aliaj. Kompreneble Meksiko ankaŭ partoprenos.

La Loka Kongresa Komitato planas antaŭ kaj postekskursojn al la plej interesaj lokoj de la lando ekz. al Igvasuaj akvofaloj, la provincoj Salta kaj Mendoza, la patagonia regiono.

Iru al la sekva ligo por spekti turisman filmeton pri Argentino http://www.youtube.com/watch?v=jy02jU9hGLA kaj vidi kial

indas viziti la landon.

Por havi pli freŝajn informojn pri la 99a UK, vidu novaĵojn en la facebook – paĝo pri la evento https://www.facebook.com/uk2014

Ĉu vi havas demandojn pri la 99a UK? Bv. skribi al kongresoj@co.uea.org

* Verkita de Mallely Martínez.

Categorías

La 70a IJK estos julie en Fortalezo, Brazilo

La 70a Internacia Junulara Kongreso (IJK), unu el la plej ŝatataj renkontiĝoj en Esperantujo, ĉijare okazos en la paradiza urbo Fortalezo, nordoriente de Brazilo. La evento estos inter la 18a kaj la 25a de julio, ĵus antaŭ la UK en la ĉefurbo de Argentino.

Partopreni ĉi tiun IJK estos ne forgesebla sperto pro diversaj kialoj:

  • tie estas unu el la plej multnombraj esperantoparolantoj de la mondo, kie junuloj ankaŭ multas kaj bone organiziĝas,
  • kvankam julie en Brazilo estas vintro, la plej malalta temperaturo estas 25ºC,
  • allogaj turismaĵoj estas ĉie en tiu lando kaj la kongresanoj povos profiti postkongresajn ekskursojn organizataj de la LKK,
  • post la IJK vi povos iri la la najbara lando por partopreni la 99an Universala Kongreso de Esperanto.

Informojn pri kotizoj, kongresejo, aliĝoj, ktp, oni publikos en la oficiala retejo de la 70a IJK, kiu troviĝas en http://ijk.brazilo.net/

Vidu en la sekva ligo filmeton pri invito al la kongreso https://www.youtube.com/watch?v=DyQYNj7PJJ4  , kaj en la sekva troviĝas ĝia facebook-paĝo https://www.facebook.com/ijk2014?fref=ts

Venu al Fortalezo kaj ĝuu Esperanton, veteron, turismaĵojn kaj internacian junularan etoson!

* Verkita de Mallely Martínez.

Categorías

Renkontiĝo en la Esperanta Domo en DF, 11an de januaro

Guadalupe Vega, Joaquín Rosillo kaj Meksika Esperanto Federacio invitas ĉiujn esperantajn parolantojn kaj personojn, kiuj interesiĝas pri la lingvo al la unua renkontiĝo de 2014, kiu okazos sabate la 11an de januaro je la 12a h. en la “Esperanta Domo”, kiu troviĝas en San Pedro de los Pinos, Ĉefurbo de Meksiko.

La ĉeestontoj havos la eblon renkonti amikojn, praktiki la lingvon, koni novajn personojn, ktp.

Ĉifoje akompanos nin David Ryan, esperanto parolanto el Nov-Zelando kun sia familio. MEF montros kaj vendos diversajn materialojn de sia libroservo kaj la ĉeestantoj havos la eblon (re)aliĝi al la asocio por 2014 kaj tiel apogi la movadon.

La homoj devas kunporti manĝaĵetojn kaj trinkaĵojn por kundividi. Bv. ne veni kun malplenaj manoj, estas grave ke ĉiuj kunlaboru.

Bv. konfirmi ĉeeston por por ricevi la adreson de la “Esperanta domo”, skribu al festomek2013@esperanto-mexico.org aŭ al poŝtel. de Guadalupe Vega 5536732476

Ĉeestu!

Categorías

Ni kune iru al Ixtapan de la Sal

Vi estas kore invitata al ekskurso, kiun organizis Edith Ibariaz kaj Guadalupe Vega. i ikazos la venontan semajfinon (inter la 20a kaj 22a de decembro 2013). Ni iros al Ixtapan de la Sal, Estado de México, ĝi estas vilaĝo kie oni povas ĝui naĝejon kun varmeta akvo "aguas termales". Tiu akvo estas bona por la sano de la korpo kaj de la menso. Ni iros ekde vendredo kaj restos tie sabate kaj dimanĉe. 

Kotizoj:

Hotelo: $300.00 (meksikaj pesoj) por ĉiu persono kaj tago. (Estas inkluzivitaj 3 manĝaĝoj)

Naĝejo $70.00 (meksikaj pesoj)

La buso kostas $168.00 (meksikaj pesoj) ekde la Ĉefurbo de Meksiko (de la busstacio Observatorio)

Se vi deziras iri vi devas rezervi vian ĉambron al la telefonnumero 017211430102  reservaciones@hotelmaisabel.com.mx

Hotel Maria Isabel,

Ileana Farkas de Kiss número 11, 

Barrio Santa Catarina, 

Ixtapan de la Sal, 

Estado de México.

Vi povas preni la buson en Observatorio. Ĝi veturas dum ĉiu horo al Ixtapan de la Sal. Se vi planas iri kontaktu nin por atendi vin en la busostacio aŭ en Ixtapan.

Por havi pli da informoj skribu al telefonu al: Edith Ibariaz; eibariaz@hotmail.com; 044 5516778372 poŝtelefono au al Guadalupe Vega; gvega44@yahoo.com.mx

Akompanu nin, ĝuu la semajnfinon kaj praktiku Esperanton!

 

Categorías

Esperanto Puebla renkontiĝos por festi la 154an datrevenon de la naskiĝo de Zamenhof

La rendevuo estas dimanĉe, la 15an de decembro je la 10a30 en la restoracio “Los Jarrones” kiu troviĝas en la centro de San Pedro Cholula.

En tiu ĉi renkontiĝo ni esperas koni novajn homojn en la movado kaj decidi konstantan lokon por kunveni por Esperanto Puebla kaj, kompreneble, praktiki kaj kundividi Esperanton.

Ĉu dubojn? Kontaktu al Ivan Deance al ivan@deance.org.mx aŭ al la poŝtelefonoj: 044 222 607 1953 / 044 222 607 1952

Ĉiuj estas bonvenaj: esperantoparolantoj, komencantoj, komencintoj, interesitoj, kuriozuloj, senokupuloj kaj akompanantoj.

Ni atendas vin!

Categorías

Z-tago estos ankaŭ en Monterrey, 15an de decembro 18ah.

Esperanto-Monterrey invitas vin partopreni en la Z-Tago, kiu okazos dimanĉe, la 15an de decembro je la 18ah. Ni vespermanĝu kune en:

Peñuelas #313

Col. Jardines de la Pastora

Guadalupe, Nuevo León

La invito estas malfermita por ĉiuj, la partoprenantoj pagos $50.00 kiel kontribuon por la manĝo.

Pro organizaj kialoj, la homoj nepre devas konfirmi ĉeeston al poŝtel 818 026 0392 aŭ per facebook en la grupo Esperanto MTY https://www.facebook.com/groups/242535445792241/

Venu, festu kun ni!

Categorías

Komuna Z-Tago inter Esperétaro kaj Esperanto-SLP, 15an de decembro!

Homoj de la kluboj Esperétaro kaj de Esperanto-SLP kune festos la Zamenhofan Tagon, venontan dimanĉon, la 15an de decembro je la 17ah. en la domo de la ĝenerala sekretario de MEF, David López, en urbo San Luis Potosí.

La celoj estas plifortigi la kunlaboron inter ambaŭ kluboj, praktiki la internacian lingvon kaj memori ĝian kreinton, la dro. Ludoviko Zamenhof.

La ĉeestontoj bv. kunporti manĝaĵetojn (botanas) aŭ deserton, muzikon kaj multe da emo pasi agrablan tagon.

Se vi volas partopreni, bv. konfirmi vian ĉeeston plej malfrue la 13an de decembro al davidlopezrueda@gmail.com aŭ al poŝtel. 444 201 7092 por ricevi la adreson de la renkontiĝo.

Ĉiuj estas bonvenaj, kaj interesitoj, komencantoj kaj komencintoj!

Categorías

Ni festos la Z-tagon en la Esperanta Domo, Ĉefurbo de Meksiko 14an de decembro

Meksika Esperanto Federacio invitas ĉiujn esperantajn parolantojn kaj personojn, kiuj interesiĝas pri la lingvo al nia tradicia “Zamenhofa tago” aŭ “Tago de la Libro”, kiu okazos sabate la 14an de decembro je la 12a h. en la “Esperanta Domo”, kiu troviĝas en San Pedro de los Pinos, Ĉefurbo de Meksiko.

La ĉeestontoj havos la eblon renkonti amikojn, praktiki la lingvon, koni novajn personojn, ktp. MEF montros kaj vendos diversajn materialojn de sia libroservo kaj, kiel kutime pro tiu grava festo, la asocio lotumos donacetojn inter la homoj.

La homoj devas kunporti manĝaĵetojn kaj trinkaĵojn por kundividi. Bv. ne veni kun malplenaj manoj, estas grave ke ĉiuj kunlaboru. MEF kunportos kafon, teon kaj biskvitojn!

En antaŭaj tiaj renkontiĝoj, ni interŝanĝis “ĉokoladojn aŭ tradiciajn dolĉaĵojn” sed ĉifoje ni volas interŝanĝi esperantaĵojn. Partopreni en tiu interŝanĝo ne estas deviga sed libervola, vi povas aĉeti relative malmultekostan materialon en nia libroservo kaj tiel la homoj estos feliĉaj kaj MEF havos enspezojn pro tiu kialo.

Ni proponas ke la prezo de la interŝanĝaĵo estos inter $35.00 kaj $70.00 meksikaj pesoj. Kiam vi konfirmos vian ĉeeston, bv. informi ĉu vi partoprenos en tiu aktiveco.

Por ricevi la adreson de la “Esperanta domo” nepras konfirmi ĉeeston al festomek2013@esperanto-mexico.org aŭ al poŝtel. de Guadalupe Vega 5536732476

Ni esperas renkonti vin tiam. Memoru ke estos bona okazo por (re)aliĝi al MEF por la jaro 2014. La jara kotizo dependas de en kiu kategorio vi troviĝas, sekve ni informas vin pri ili:

A) Membroj pli junaj ol 23 (inkluzive) kun kopio de sia student-karto kaj emerituloj: $100.00 (cent meksikaj pesoj).
B) Normalaj membroj: $200.00 (ducent meksikaj pesoj).
C) Personoj kiuj estas en ĉeestanta kurso por komencantoj instruata de aktiva membro de MEF: $50.00 (kvindek meksikaj pesoj). Tiu ĉi kategorio validas nur por la kuranta jaro, por la sekvontaj oni pagos kotizon je la kategorio "A" aŭ "B" laŭ ĉiu kazo.

Sed se vi pagas antaŭ la 31a de januaro 2014, vi havos 10% da rabato. Helpu al MEF kaj al la esperanta movado per via laboro kaj per via kotizo!!!

La personoj, kiuj ne povas ĉeesti bv. pagi sian kotizon plej eble baldaŭ al la konto de MEF: HSBC # 6284087436 nome de Morayma Martínez Mateos.

Feliĉan Zamenhofan Tagon!

Categorías