Select language

1a Internacia Esperanto Kongreso en Nikaragvo

Danke al la subteno de Esperanto Internacia kaj al la organizado de lokaj esperantoparolantoj, inter la 24a kaj 27a de januaro okazos la 1a Internacia Kongreso en Nikaragvo, en la belega kaj historia urbo Granada.

Ĉu ne estas bona eblo por skapi de la malvarmeco kaj ĝui bonan kaj internacian etoson? Efektive ĝi estos tute internacia ĉar jam aliĝis homoj el Germanio, Italio, Kanado, Kostariko, Kubo, Meksiko, Pollando, Usono kaj kompreneble el Nikaragvo.

Ĉu vi volas pli da informoj? Vizitu http://www.esperanto-nicaragua.org/eo/kongreso

Categorías

Interkona vespero, malfermita por ĉiuj, ¡¡PARTOPRENU!!, 15an de novembro

Meksika Esperanto Federacio kaj la LKK de la 13a MEK, invitas vin partopreni vendrede, la 15an de novembro je la 18ah., en la “interkona vespero”, kiu okazos kadre de la 13a Meksika Esperanto-Kongreso.  La invito estas por ĉiuj: kongresanoj kaj kiuj nur volas / povas partopreni en tiu ĉi kunveno.

La adreso de la renkontiĝejo estas:
Restaurante del “Hotel Isabel”
Isabel la Católica #63, ĉe la angulo kun la strato República del Salvador

Historia centro

Ĉefurbo de Meksiko

Tel. 55181213

La plej proksima metrostacio estas “Isabel la Católica”, rozkolora linio #1. Sube de la teksto vi povos trovi mapon.

La kunveno mem ne havas koston sed ĉiu pagos siajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Estas kompletaj vespermanĝoj ekde $80.00 (okdek meksikaj pesoj) kaj inkluzivas supon, ĉefan manĝon kaj kafon aŭ teon, tamen ankaŭ eblas peti ion de la menuo.

En la “Interkona Vespero", la partoprenontoj de la 13a MEK, havos la eblon tiam registriĝi kaj ricevi sian kongresmaterialon.

La ĝenerala publiko, esperantoparolantoj kaj ĉiuj aliaj, povos akiri biletojn por  partopreni en la “ARTA VESPERO”, kiu estos en la teatro “Félix Azuela” la 16an de novembro inter la 17a:15 a 20a:30 hr. La biletoj kostas $50.00 (kvindek meksikajn pesojn). Estos muziko, teatro, danco, kanto…

¡PARTOPRENU, integriĝu al nia teamo!

 

Categorías

Renkontiĝu kun ni kaj praktiku Esperanton en DF, 12a de oktobro 13a hr.

Ni invitas vin al la renkontiĝo, kiu okazos la sabate, la 12an de oktobro je la 13ahr. en la restoracio de la hotelo “Isabel”, kiu troviĝas en Isabel la Católica #63, historia centro. La plej proksima metrostacio “Isabel la Católica”, linio 1, kiu iras de Observatorio al Pantitlán.

Profitu, paktiku la lingvon, plibonigu vian lingvan nivelon kaj pasu agrablan tagon!!!!

Ĉifoje akompanos nin Juan Sebastián Quintero el Kolombio, krome, vi povos profiti kaj fari vian aliĝon al 13a Meksika Esperanto-Kongreso, kiu okazos venontmonate. Kiel ĉiam, ĉiu pagos sian manĝon.

Ĉu demandoj? Skribu al informacion@esperanto-mexico.org aŭ poŝtelefonu al 5540931627

Partoprenu kaj integriĝu al nia teamo!!!!

Categorías

Mondan Tagon de Instruistoj festos meksikanoj en Querétaro

Okaze de la Monda Tago de Instruistoj, kiun oni festas ĉiun 5an de oktobro laŭ la proklamo de UNESKO en 1994, la Esperantistaj geinstruistoj de Meksiko renkontiĝos venontan sabaton en la urbo Santiago de Querétaro.

Ĉiu homo, kiu instruis, instruas aŭ baldaŭ instruos la Internacian Lingvon estas kore invitataj por kunvivi, kundividi spertojn, montri materialon kaj plani kune strategiojn por plibonigi tiun gravan branĉon de la movado en nia lando.

Dato: sabate la 5an de oktobro 2013.

Horaro: inter la 14a kaj 19a, ne eblas resti pli da tempo en la renkontiĝejo.

Loko: Altamirano #40 norte, Centro de Querétaro. Se vi ne scias kiel alveni, ni renkontiĝos ĉe la “Plaza de Armas” je la 13a:50.

Kotizo por luado de seĝoj, tabloj, manĝo kaj trinkaĵoj: $75.00 (sepdek kvin meksikaj pesoj)

Meksika Esperanto Federacio kunportos biskvitojn, kafon kaj teon por la okazaĵo.

Nepras konfirmi vian ĉeeston skribante al informacion@esperanto-mexico.org aŭ vokante al poŝtelefono 442 3851360 plej malfrue ĵaŭde la 3an de oktobro.

Ni invitas aliajn esperanto-instruistojn kaj el Meksiko kaj el eksterlando saluti kaj babileti kun ni inter la 15a kaj 16a per skajpo en la konto meksikaesperantofederacio

BONVENON!

Categorías

Renkontiĝo en Tecámac, dimanĉe, la 22an de septembro, je la 10a

Okaze de la Internacia Tago de Paco, ni renkontiĝos en Tecámac, Estado de México por festi, praktiki kaj ĝui kune tiun tagon.

La renkontiĝejo estos la subsidejo de MEF, akompanos nin Christine Theano el Haitio. Tiam la homoj ankaŭ havos la eblon pagi la kongreskotizon de la 13a MEK kaj ekscii pri kelkaj el la programeroj de tiu nacia evento.

Partoprenu!!!!

La rendevuo estos je la 10a mantene. Vi nur devas kunporti ion por trinki – manĝi, ekzemple fruktojn, arakidojn, frititajn terpomojn, sandviĉojn, biskvitojn, picon, hamburgerojn, desertojn, ktp.

Adreso:

Union, mz. 47, lt. 10

Sta. Ma. Ajoloapan

Tecámac, Estado de México

Poŝtel. 5514753963

Categorías

13a Meksika Esperanto-Kongreso, Ĉefurbo de Meksiko, novembre 2013*

La 13a Meksika Esperanto-Kongreso (13a MEK), kies temo estas: "Agadoj por pli bona mondo", okazos inter la 15a kaj 18a de novembro, en la “Escuela de Estudios Superiores Regina”, kiu troviĝas centre de la Ĉefurbo de Meksiko.

Ni celas kunigi la nacian esperantistaron kaj allogi la partoprenon de eksterlandaj esperantoparolantoj tiel ke la kongreso estu internacia, kia la lingvo estas, tamen la plej grava celo estas kune sekvi la planadon de naciaj agadoj kaj de internacia kunlaboro, plibonigi la Esperantajn konojn de la partoprenantoj kaj daŭrigi la laboron, kiu komenciĝis en 2008 en la Fakultato pri Lingvoj de la UABC (Universidad Autónoma de Baja California) kaj en 2011 en UAQ (Universidad Autónoma de Querétaro) rilate al la oficiala enkonduko de Esperanto kaj la atingitajn rezultojn en aliaj edukaj institucioj de la lando.

Pro tio, Meksika Esperanto Federacio kaj la organiza teamo decidis kunigi fortojn por kundividi kaj interŝanĝi konojn, spertojn kaj alveni al konkludoj, kiuj povus impulsi la disvolvigon de la movado Esperanta en Meksiko.

Krome, la ĉefa temo donos la eblon labori samtempe pri subtemoj, kiuj ne nur rilatos al la Esperanta movado sed al diversaj mondaj temoj.

La programo inkluzivos aktivecojn / prelegojn kiel ekzemple:

a) Ne trudu homojn lerni Esperanton, nur informu ilin efike,

b) Ĉu sunenergio povas helpi por savi la mondon je klimata katastrofo?

c) Aktivula trejnado,

ĉ) Kurso por prepariĝi por KER-ekzamenoj,

d) Ĝenerala asembleo de Meksika Esperanto Federacio,

e) Karaokeo por kanti en Esperanto,

f) En kajmanejo, ni kajmanumas sed ankaŭ aligatorumas

g) Arta vespero.

Aliteme la organizantoj kaj estraranoj de Meksika Esperanto Federacio, interkonsentis ke la aliĝkotizoj estos la sekvaj (dosiero ankaŭ troviĝas sube).

Aliĝu plej baldaŭ kiel eble pagante vian kongreskotizon en la unua periodo! La aliĝilon vi trovos en suba dosiero. Aldonaj mondonacoj venantaj de ĉiuj homoj estas akceptataj, sendepende de la partopreno en la evento.

Por pagi kongreskotizon kaj mondonaci faru deponon aŭ ĝiron al:

  • Banko HSBC

     Konto # 6284087436, je la nomo de Morayma Martínez Mateos,kasistino MEF

     Clave: 021180062840874362

  • la konto de MEF ĉe UEA: mefa-h

  • Per kontanta mono.

ĈEESTU, DISVASTIGU, DONACU MONON, KUNLABORU!  Se vi havas dubojn, bv. skribi al mek2013@esperanto-mexico.org

* En tiun ĉi paĝon ni metos pli kaj pli da informoj pri la organizado de la kongreso.

** Ĉu vi volas scii, kiu estas la origino de la emblemo de la 13a MEK? Iru al sekva ligo kaj vi havos la informojn http://esperanto-mexico.org/eo/emblemo-de-la-13a-meksika-esperanto-kong…
Categorías

Renkontiĝo en Mérida, sabate la 29an de junio je la 16a horo.

Ni invitas vin al la renkontiĝo, kiu okazos sabate la 29an de junio je la 16a h. en la restoracio "Amaro", ĝi estas sur la strato 59 #507 X 60 y 62, en la Centro de Mérdia, Yucatán. Ĉifoje manĝos kun ni esperantoparolantoj el diversaj partoj de la lando. Venu kaj praktiku la lingvon kun ni!

Categorías