Select language

Novaĵoj / Eventoj

Kaj aliaj retafiŝoj rilate al nia komunumo

Internacia Junulara Kongreso; same interesa ol la Universala Kongreso sed pli ĝua...*

Inter la 26ª de julio kaj la 2ª de aŭgusto 2008 okazis la Internacia Junulara Kongreso en Szombathely, Hungario. Junaj geesperantistoj alvenis al tiu ĉi urbo antaŭ tagmezo, aliaj dum la vespero post sia partopreno en la Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo, Nederlando.

Partoprenis la IJK-on pli ol 350 homoj el 36 landoj, inter la tri kun pli da partoprenantoj estis Hungario, Rusio kaj Germanio, aliflanke Finnlando, Israelo, Koreio, Pakistano kaj Togolando estis la landoj kun malpli da kongresanoj, tamen ilia partopreno estis tiel grava kiel la de ĉiuj.

Estis du meksikanoj, kiuj ricevis subtenon de la estaranoj de TEJO, ni dankas ilin pro tiu helpo. Niaj samlandanoj partoprenis aktive en la laboro, kiu kontribuis sukcesigi la eventon.

La aktivecoj de la IJK komencis sabate per la akcepto kaj la interkona vespero, tamen la solena inauguro estis dimanĉe matene antaŭ la urbodomo de Szombathely. La prezidantino de la organiza komitato, Veronika Acsádi, kaj viceprezidanto de la urbo bonvenigis la junularan komunumon, poste la prezidanto de TEJO, Gregor Hinker, ankaŭ diris varmajn vortojn al la ĉeestantoj.

Reprezentantoj el ĉiu lando portis balonon sur kiu indikis la nomon de sia lando, especiale estis la momento kiam ili salutis en sia gepatra lingvo la ĉeestantojn kaj la ĵurnalistojn. Daniel Moreno reprezentis Meksikon, kiu en la hispana diris: “Saludos Szombathely...”

Por daŭrigi la programitajn aktivecojn oni organizis lud-konkurson. La celo estis favori la interkonatiĝon inter junuloj kaj samtempe, koni gravajn lokojn de la urbo. La tasko estis fari teamojn kaj respondi demandojn pri muzeoj, arkitekturo, statuoj, parkoj, ktp., logike estis lima tempo por malkovri la enigmojn. Gajnis tiu teamo, kiu uzis malpli da tempo kaj solvis korekte pli da demanoj. Interesa estis ke malgraŭ la varma temperaturo, je 30°C, la gejunuloj kuris ĉiuloken kun mapo kiel helpo. Bonŝance por la teamoj en kiuj almenaŭ unu persono estis hungarano, kiel scii la esperantan nomon de ekspozicio, se ĉiu afiŝo estis en la hungara? Kiel estas pli facila trovi straton? Demandante pri ĝi al la loĝantoj, ĉu? Ĉiel estis bona kaj interesa ludsperto!

Dum la semajno estis aliaj interesaj kaj amuzaj aktivecoj, inter ili estis sciencaj konferencoj, signifaj gestoj en malsamaj kulturoj kaj landoj, kaj tiu nomata “Aktivula trejnado” grava temo por personoj, kiuj aktivas en la esperanta mondo. Morayma Martínez, Daniel Moreno kaj Martin Schaeffer partoprenis ĝin por akiri konojn kaj reklami pli bone esperanton, ekz. scii kiel organizi sukcese renkontiĝojn, kongresojn, artajn kaj kulturajn aktivecojn kaj, kial ne? aktivecojn nur por amuziĝi.

Ekzistis pluraj temoj, kiuj gvidis parton de la programo dum specifaj tagoj, ekz., dum la “tago de la danco” vizitis la kongresejon profesiaj personoj, kiuj instruis al la gejunuloj diversajn dancojn: ekde “rock and roll” ĝis la ekzota “ventro-danco”. La tago finiĝis per prezentado de la dancinstruistoj kaj sia teamo en la universitata teatro.

Dum la “tago de la sporto” estis akvaj kaj sportaj aktivecoj, eĉ konkursoj kun amikeca etoso; ekde piedpilko ĝis la konkurso “kiu manĝas la akvomelonon pli rapide?”. Vespere estis prezentado pri Aikido, Karate kaj Kick Boxing.

Dum la tago nomata “Kultura Festivalo” ĉiu grupo de geesperantistoj montris ion pri sia lando; kanto, danco, musiko, ktp. La programgvidantoj estis Veronika Acsádi kaj la konata esperantisto kaj kantisto JoMo. Menciinda estas ke tiu festivalo estis malfermita ankaŭ por la loĝantaro de Szombathely, tiel oni montris la kulturan riĉecon kaj la internacian amikecon kiu ekzistas en la esperanta mondo. Por tiuj loĝantoj, kiuj ne sukcesis ĉeesti la kulturan festivalon, aperis kelkaj artikoloj kun belaj bildoj, do... ili ankaŭ informiĝis pri esperanto kaj la movado.

Inter aliaj okazaĵoj... kiel forgesi la grandan kukon, la etoson kaj la amuziĝon, kiuj akompanis la feston de la 70a datreveno de TEJO? La diskotekajn vesperojn kaj la ekskursojn?

La semajno finiĝis per akvobatalo kontraŭ la fajrobrigadistoj de la regiono; la geesperantistoj batalis per plastoboteloj, balonoj kaj akvopafiloj plenaj da akvo. Post la granda batalo, kaj kompreneble la malsekiĝo, la gejunuloj denove vizitis la urbnaĝejon por festi la prodaĵon. La aktivecoj finiĝis per la internacia vespero kaj la fermo de la kongreso, tiam oni spiris melankolian etoson, sed ankaŭ espera... esperante renkontiĝi denove la venontan jaron en Liberec, Ĉeha Respubliko, kie estos la 65° Internacia Junulara Kongreso.

En la sekva ligo vi povos vidi serion de fotoj rilataj al la Internaciaj Junularaj Kongresoj, ĉefe de la 64a IJK, okazinta en Szombathely, Hungario http://www.youtube.com/watch?v=DVqKotXWqjg/

Verkita de Morayma Martínez

Categorías

Finiĝis sukcese la 93a Universala Kongreso de Esperanto*

Kun la temo “Lingvoj, trezoro de la homaro”, la pasinta 26an de julio, finiĝis la 93an Universala Kongreso de Esperanto en Rotterdamo, Nederlando, feriante la 100 jara-jubileon de la kreado de la Universala Esperanto Asocio.

Partoprenis pli ol 1800 personoj el 73 landoj. Speciala estis la ĉeesto de esperantistoj alvenantaj el Algerio, Armenio, Benino, Togolando, Madagaskaro, Indonesio, Salvadoro kaj Venezuelo, malofta situacio dum la historio de Universalaj Kongresoj, kiuj okazas jam antaŭ pli ol jarcento.

Kiel kutime la enhavo de la programo estis vasta kaj interesa, kun pluraj temoj kaj aktivecoj por junuloj kaj plenkreskuloj. Oni komencis kun la “Movada Foiro” en kiu dekoj da organizoj prezentis finajn laborojn kiuj estis faritaj dum monatoj aŭ eĉ jaroj, ankaŭ oni montris projektojn, planojn, vendotajn produktojn, ktp., kompreneble ĉio rilate al la esperanta movado.

Membroj de la Meksika Esperanto Federacio zorgis la budon de “La Amerika Komisiono”, tie oni informis iomete pri la laboro en Ameriko sed pli grave estis inviti la ĉeestantojn al la renkontiĝo je la venonta tago pri “Amerika Agado”, kiun gvidis Maritza Gutiérrez, Atilio Orellana kaj Martin Schaeffer. En la sama stando ni inkludis informon pri la agoj de Meksika Esperanto Federacio, ekzemple, ni reklamis la libron “Tra la okuloj de la venkitoj”, gravega verko pri nia historio dum la epoko de la konkero, ankaŭ ni informis pri nia venonta nacia kongreso, kiu okazos en la Nacia Universitato (UNAM) en junio 2009.

Rilate al la lernado kaj plibonigo de la lingvo, oni organizis kursojn por komencantoj kaj progresantoj, krome okazis la seminario “Cseh metodo” por instruistoj de Esperanto.

Kaj kiel forgesi mencii la jam tradician oratoran konkurson, kiun partoprenas nur junuloj malpli aĝaj ol 30, ĉifoje la geesperantistoj povis elekti unu el la sekvantaj temoj;

  • Ĉu oni devas kontraŭbatali la malaperon de lingvoj?
  • Kiuj estas la novaj defioj por la centjare juna UEA?
  • Ĉu povas harmonie kunvivi malsamaj kulturoj?

Daniel Moreno, meksika junulo kaj estrarano de Meksika Esperanto Federacio, gajnis la konkurson kun la unua menciita temo. Ni kore gratulas lin kaj tre ĝojas pro tiu grava sukceso.

Resumo de aliaj interesaj prelegoj vi povas trovi je la sekva ligo, estas pli bone ke vi havu la informon rekte de la kongresorganizantoj http://www.uea.org/dokumentoj/IKU/prelegoj2008.html/ Aliflanke ne mankis la renkontiĝoj de esperantistoj, kiuj havas specifajn kaj komunajn interesojn kaj kiuj laboras por inkludi tiajn temojn en la esperanta mondo, ekzemple, la kunvenoj por muzikistoj, blinduloj, advokatoj, ĵurnalistoj, kuracistoj, sciencistoj, verkistoj, ktp.

Rilate al la artaj aktivecoj, la kongresanoj povis ĝui la prezentadojn de artistoj kiuj ne parolas esperanton sed ankaŭ tiuj talentaj personoj kiuj, krome, estas esperantistoj. Partoprenis “Ĵomart kaj Nataŝa” kaj “JoMo” inter la plej konataj en la esperanta mondo.

Unu tago antaŭ la fermo de la kongreso okazis la “internacia vespero”, en kiu partoprenis geesperantistoj el pluraj partoj de la mondo, ili montris al ni iom de sia propra kulturo. En tute estis 25 prezentadoj, inter ili okazis deklamado, kantoj, dancoj, tri korusoj, unu el ili internacia kiu formis sin dum la kongreso. Kompreneble ne mankis la partopreno de la “meksika folkloro”; Mallely, Morayma kaj Nelly dancis tiel, kiel “oni dancas en Meksiko”. Ili prezentis du tradiciajn dancojn de la ŝtato se Sinaloa; “La saliko kaj la palmo” kaj “Flugu kolombo”, la organizanto de la “Internacia Vespero” kaj la spektantoj ŝategis tiun preskaŭ lastan prezentadon kaj multe gratulis la meksikaninojn pro sia partopreno.

Aliflanke oni diris bonan novaĵon por kelkaj, ne tiel bona por aliaj... dum la fermo de la kongreso oni anoncis ke la 95a Universala Kongreso de Esperanto en 2010 estos en La Havano, Kubo. Speciale la loĝantoj de la Amerika Kontinento sentas sin kontentaj ĉar oni supozas ke, pro la proksimeco, ne nur kanadanoj kaj usonanoj, sed ankaŭ meksikanoj kaj aliaj latinoamerikanoj havos pli grandan eblecon partopreni. Ni profitos la okazon!
Nia tuta subteno kaj apogo al la Kuba Esperanto Asocio. Sukceson!

*Verkita de Mallely Martínez

Categorías

TutAmerika Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado*

De la 11a ĝis la 18a de julio 2008, Montrealo ricevis la 7an Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto, kies temo estis Ekosistemoj, lingvoj, kulturoj: diverseco por daŭripova evoluigo en la Amerikoj.

Tiun kongreson partoprenis kaj amerikanoj kaj eŭropanoj kaj azianoj, do Esperanto, kiel komunikilo, denove donis la ŝancon koni kaj kunvivi kun diverskulturaj homoj. Konferencoj, paroladoj, diskutoj, kursoj, ekzamenoj, promenadoj kaj ekskursoj estis eblaj en spertriĉiga kaj diverskultura atmosfero.

Meksikaj geesperantistoj aktive partoprenis tiujn eventojn, pliriĉigante la programon. Inter ili, Daniel Moreno prelegis pri Graveco de niaj lingvoj en mondo pli kaj pli ŝanĝiganta kie li esprimis ke lingvoj ne malaperas solaj sed kun kulturo kaj pensmaniero de homoj kiuj parolas tiun lingvon. Krom tio li gvidis kurson por komencantoj kiun partoprenis kaj komencantoj kaj komencintoj.

Martin Schäffer prezentis antaŭ aŭtoritatoj de UEA, de Amerika Komisiono, kaj diversaj interesuloj la projekton Amerika Oficejo, kiu celas plibonigon kaj altkvaliton de esperanta movado en la tuta Ameriko, ĉefe en landoj kie la movo ankoraŭ ne estas forta, inter ili estas Meksiko.

David López prelegis pri sia perspektivo pri etna kaj lingvistika diverseco en San Luis Potosí, per la prezento Diverseco en la diverseco, diskonigante parton de la granda meksika mozaiko.

Dum la Nokto Latina fratinoj Mallely kaj Morayma Martínez montris sian talenton kaj guston al dancado prezentante du tradiciajn dancojn de Sinaloa, antaŭ publiko, kiu ĝuis diversecon de muziko kaj danco de Meksiko, Peruo, inter aliaj.

Oni ankaŭ devas mencii la prezenton de Tekilo Esperanto, kiel esperanto estas konata kaj uzata internacie, tiel tiu ĉi entrepreno celas diskonigi internacie gravan trinkaĵon de Meksiko.

Tiamaniere TAKE 7 en Montrealo sukcesis kaj montris ke homoj povas kunigi en paca, amika, harmonia atmosfero kvankam sociaj, kulturaj, ekonomiaj, politikaj aŭ religiaj diferencoj. Tio estas la rezulto de la baza fundamento de esperanto, komunika ponto, kiu havas profundan socian senson.

Amerikaj esperantistoj invitas vin al venonta TAKE en 2011 en unu el la plej gravaj landoj en la esperanta movado. Ni vidu unu al la alia en Brazilo!

*Verkita en la hispana de David López R.
*Tradukita al esperanto: Daniel Moreno M.

Categorías

TAKE Kongreso en Montreal / 7 meksikanoj partoprenas

Dum la semajno en Montrealo oni diskutis pri la plej diversaj temoj, sed ĉefe pri la lingva egaleco kaj kultura diverseco. Gravas la protekto de la diversaj lingvoj kaj kulturoj.

La temo de la kongreso kiu okazis inter la 11a kaj la 18a de julio 2008 estas "Ekosistemoj - lingvoj - kulturoj". Krom la temaj progremeroj oni ankaŭ diskutas pri diversaj temoj rilate al la Esperanto en Ameriko.

Inter la preskaux 200 kongresanoj el 14 landoj (inter aliaj Ruslando, Kostariko, Gvatemalo) troviĝas ankaŭ meksikanoj. Inter tiuj 4 apartenas al la estraro de Meksika Esperanto Federacio..
La meksikanoj kaj ankaŭ la aliaj partoprenantoj estis ege kontentaj ne nur pri la tema programo, sed ankaŭ pri la kultura programo, kiu havis altan nivelon de Universala Kongreso. Estis ege interese kiel bone funkcias la internacia lingvo. Steve Brewer, prezidanto de la Esperanto-asocio de Nova Anglio kaj membro de de la Amerika Komisiono de UEA diras "Esperanto funkcias! Oni ne devas atendi ke ĝi fariĝas la ĉefa lingvo de la futuro. Oni povas lerni ĝin hodiaŭ kaj tuj uzi ĝin. Ĝi pretas por esti uzata".

Categorías

Kurso de Esperanto ĉe la kemia fakultato sukcese okazas

La kurso ĉe la kemia fakultato de la UNAM atingis la minimuman partoprenantaron kaj do bonorde okazas. La kurso komencis je la 23a de junio kaj daŭros ĝis la 4a de julio 2008 (ĉiam inter la 10a kaj la 11a horo matene).

Ni tre kore dankas pro la instruado al profesoro Daniel Martínez Moreno, kiu estas la ĝenerala sekretario de MEF.

Categorías

100.000 artikoloj en la Esperanto-vikipedio

Artikolo rilate al 100.000 artikoloj en la Esperanto-Vikipedio

Proksimume je la 16a de junio la Esperanto-vikipedio havos 100.000 artikolojn. La internacia lingvo Esperanto per tio antaŭvideble estos la 20a lingvo, kiu atingos tiun grandecon. Ĉiutage la Esperanto-Vikipedio http://eo.wikipedia.org/ kreskas per mezume 40 artikoloj kaj kelkaj cent aldonoj kaj redaktoj de jam ekzistantaj artikoloj. La kunlaborantoj venas el pluraj dekoj da landoj, inter tiuj ankaŭ Meksiko, kaj tial povas enmeti la scion el multaj diversaj kulturoj de la mondo en la Esperanto-vikipedion.

Entute la Esperanto-versio de la interreta enciklopedio entenas ĉ. 19 milionojn da vortoj, mezume estas do 190 vortoj por unu artikolo au 20 linioj da teksto. Metante 600 vortojn sur unu paĝon ebla presita versio havus 30.000 paĝojn aŭ 100 volumojn de po 300 paĝoj. Kelkaj artikoloj entenas nur frazon. Aliaj, kiel la artikoloj pri "delfenoj" http://eo.wikipedia.org/wiki/delfenoj/ aŭ pri la "Berlina muro" http://eo.wikipedia.org/wiki/berlina_muro/ entenas detalajn prezentojn pri difinita temo.

Per la rango 20 atingita en la vikipedio la lingvo Esperanto konfirmas sian pozicion inter la internacie plej multe uzataj lingvoj. Esperanto estas unu el la 9 lingvoj, en kiuj la Ĉina Interreta Informa Centro http://esperanto.china.org.cn/ publikigas novaĵojn. La serĉmaŝino Google ofertas Esperanton kiel unu el 42 serĉlingvoj http://www.google.de/preferences?hl=eo/ Aliflanke la hispana versio de la vikipedio havas nuntempe ĉ. 370.000 artikolojn.

Kvankam la unua lernolibro de Esperanto estis eldonita en 1887, do antaŭ nur 121 jaroj, la lingvo estas nun parolata de homoj en pli ol cent landoj de la mondo. Ĝi hodiaŭ okupas unu el la antaŭaj lokoj kiel internacie uzata lingvo kaj oni povas nomi ĝin "lingva rang-altiĝanto de la 20a jarcento": Neniu alia lingvo povis plibonigi sian pozicion inter la ĉ. 6.000 lingvoj de la mondo ene de nur unu jarcento de la lasta loko al unu inter la 50 plej vaste uzataj lingvoj.

La stato en ĵaudo, 12a de junio, vespere, estis 99.836 artikoloj. Ĉiutage aldoniĝas 40 ghis 50 artikoloj; atendeblas do, ke la marko de 100.000 artikoloj estos atingita ĉirkau la 16an de junio 2008.

Artikolo de Lu Wunsch-Rolshoven (Germanio)
Prilaborita: Martin Schaeffer

Categorías

Pola Parlamenta rezolucias okaze de la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio*

La sejmo (Sejm), la pola parlamento hodiaŭ matene, 12a de junio 2008, unuanime akceptis rezolucion okaze de la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio. “Esperanto ligas homojn en riĉa kaj valora kulturo, kies fundamenta mesaĝo estas internacia amikeco kaj universala paco” substrekis la deputitoj en la proklamita rezolucio.

“Kreante Esperanton, Dr-o Zamenhof volis doni al ĉiuj homoj la eblecon interkompreniĝi sendepende de nacieco, raso, religio kaj propraj mondkonceptoj”, klarigas la parlamentanoj en la decido.

“Dezirante honorigi la kontribuon de Dr-o Ludwik Zamenhof al la mondheredaĵo de la civizilacio la sejmo subtenas la klopodojn de internaciaj cirkloj honorigi Universalan Esperanto-Asocion per la nobelpremio pri paco” oni plue povas legi en la rezolucio.

Fontoj:
http://www.polskieradio.pl/zagranica/news/artykul84592.html/ (angle)
http://www.esperantoland.de/de/plu.php?msgid=971/ (germane)
http://wiadomosci.onet.pl/1767714,11,item.html/ (pole)

* Traduko el la germana; Martin Schäffer.

Categorías

Raporto pri la 9-a landa kongreso de Meksika Esperanto-Federacio (MEF), okazinta en la urbo Aguascalientes


Oficiala komuniko de MEF :
De la 1ª ĝis la 5ª de majo 2008, 32 partoprenantoj el ses landoj, kongresis en la meksika urbo Aguascalientes. La programo estis riĉenhava. Estis prelegoj pri la historio de Esperanto en Meksiko (Inĝ. Fidel Figueroa), Esperanto ĉe la UNAM-o (Mag. Luis Cordova), Omaĝo al komponisto kaj kantisto de infankantoj, Kri Kri (Mag. Vicente Valdez Bejarano), la UEA komisiito pri Ameriko, S-rino. Maritza Gutierrez, prezentis la agadon de la Amerika Komisiono. Ĉar la intereso de MEF estas kalkuli je novaj instruistoj, okazis trejnseminario gvidita de S-ro Atilio Orellana Rojas.

Por konatiĝi kun la loka kulturo, la ĉeestantoj partoprenis ekskursojn. La unua estis duhora perbusa veturado tra la vidindaĵoj de la bela kongresurbo. La dua estis vizito al la mondfama foiro de San Marcos. Kadre de la kongreso okazis ankaŭ asembleo de MEF. Inter la decidoj faritaj estis la elekto de novaj estraranoj:

Mallely Martínez Mateos – Prezidantino (dua dekstre)
Daniel Moreno Martínez – Ĝenerala Sekretario (unua maldekstre)
Morayma Martínez Mateos – Kasistino (dua maldekstre)
David López Rueda – Membro (unua dekstre)
Martha Cárdenas - Membro (meze)

Subskribita en la urbo: Aguascalientes, MEKSIKO je la 5ª de majo, 2008

Daniel Moreno Martínez – Ĝenerala Sekretario

Categorías