Select language

Novaĵoj / Eventoj

Kaj aliaj retafiŝoj rilate al nia komunumo

Impresoj, spertoj de niaj instruistoj pri virtuala kurso UEA-TEJO-KEL

En pasinta semajno finiĝis la virtuala kurso de Esperanto por komencantoj lanĉita de Universala Esperanto Asocio (UEA), Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj Kolombia Esperanto Ligo (KEL), kies ĉefa publiko estis hispanparolantoj. Ĝi okazis inter la 29a de junio kaj la 22a de aŭgusto kaj en ĝi partoprenis iom pli ol 500 gelernantoj. Feliĉe karaj meksikaj instruistoj, entute 6 kaj ĉiuj kun KER atestilo, partoprenis en la projekto kaj jen sube ni kundividas kun vi kelkajn impresojn kaj spertojn de ili.

En la fino, vi trovos tekston de aliaj du kunlaborantoj, kiuj fine ne instruis en la kurso, sed kiuj iel kunagadis kaj kies filoj partoprenis kiel lernantoj.

Parenteze ni nun kompilas impresojn de aliaj meksikaj lernintoj en tiu kurso, do vi baldaŭ povos scii opiniojn de ili pri la projekto.

Nur restas diri dankon al ili kaj al ĉiuj, kiuj partoprenis por realigi la aferon!

------------------

Araceli Aguilar

Pasintjunie mi ricevis alvokon de MEF; oni serĉis homojn por instrui la lingvon rete, mi tuj pensis: “aliaj endaĵoj atendas min, mi ne povas”. Subite mi memoris la agadojn de Mallely Martínez, mia eksinstruisto kaj estro de la nacia asocio, kaj de Martin Schäffer, direktoro de CO de UEA, kaj tio ŝanĝis mian opinion, mia koro vokis min kaj mi fine aliĝis.

En la kurso mi eltrovis kiel kolegojn, karajn meksikajn amikojn kaj de aliaj landoj kiuj, kiel mi, havas verdan koron, do al ni ne gravis havi multan laboron preparante klasojn, ni pretis kunlabori. Partopreni la kurson donis al mi pli da sinteno pri nia “ronda granda familio”, al kiu certe integriĝos pluraj el niaj novaj, bonaj lernantoj.

Dankon al UEA, TEJO kaj al ĉefaj organizantoj de KEL, Doniben Jiménez kaj Moisés Herrera, pro la ŝanco lerni instruante. 320 horoj da sukcesa instru-lernado, kiel diris Doniben, venigis nin al sekva konkludo: “La kunlaboro de tiu ĉi teamo estis tiom bona, ke ni jam pensas pri pliaj defioj!

David López R.

Ĝuste antaŭ du monatoj mi spertis unuafoje la retan instruadon de lingvo al grupo da lernantoj. Por mi la ŝanco provi lernigi kaj utiligi tiom karan lingvon estis nekalkuleble ĝuinda malgraŭ la malfacilaĵoj kiujn mi povus trovi. Tamen dum la vojaĝo mi ankaŭ trovis kuraĝon plibonigi miajn kapablojn ne nur en la entuziasmo de ĉiu lernanto sed ankaŭ de la karaj kolegoj. Mi havis la ŝancon lerni pri la spertoj de aliaj Esperanto-instruistoj ĉiu-dimanĉe en la laborkunsidoj. Krom tio ĉio la eblo konatiĝi kun tiom bunta homaro el diversaj loĝlokoj ĉiun semajnon donis al mi la ĝuon necesan por plibonigi mian propran lingvokonon kaj uzon de Esperanto. Mi ĉiam dankemos pro la neforgesebla sperto al tiuj kiuj ekpaŝis por krei la kurson.

Víctor I. Sombra A.

Mi multe ĝojis la sperton instrui en tiom granda kaj internacia kurso. Mi trovis tre bonajn studentojn, ĉiuj tre respektemaj kaj afablaj. Estas plezuro ke nur post 16 klasoj, nur post du monatoj, mi jam povas diri ke tiuj, kiuj finis ĝin, parolas Esperanton. La organizado estis bona eĉ se estis la unua fojo kiam ni faris tion. Mi esperas ke estos estontece multaj el ĉi tiaj kursoj! 

Carlos J. Velazquillo C.

Ĉu vi imagas ke malgraŭ la nuntempa pandemia monda situacio, la komunikado inter homoj per paca lingvo estas ebla?, Ĉu vi imagas ke eblas unuigi tutan kontinenton per lernado de lingvo? Tion atingis Esperanto per la kurso de KEL, UEA-TEJO, en tiu ĉi granda projekto kunlaboris kaj partoprenis instruistoj kaj lernantoj de diversaj landoj, eĉ de ekster la kontinento. Laŭ mia humila opinio, ĉio tio celis atingi unu el la plej konataj zamenhofaj revoj: rompi la murojn inter la popoloj.

Ĉiumomente tiu ĉi kurso estis motivo de ĝojo, entuziasmo kaj amikeco, estas nekomparebla la studemego de la lernintoj dum ĉiu sesio, multe da scivolemo kaj plibonigemo ili montris kaj la instruistoj ĉiam serĉis manierojn plenumi sukcese ĉiun dubon, ĉiun neespereblaĵon. Pro tio ke ni havis lernantojn el multaj landoj, vere la ebloj koni kulturaĵojn plurajn altis. Tiu ĉi kurso montris du aferojn finfine: sukceson kaj dankemon, la unua pri la esperanta lingvolernado kaj la dua pri la homaro.

Iván G. Deance kaj Verónica Vázquez

Kun amerika spirito ni ricevis inviton de Doniben Jiménez partopreni en projekto por unuigi la kontinenton; ia bolivara, liberiga kaj aŭtonoma revo, tamen ne temis pri politika nek perforta revolucio, ĝi baziĝis sur idealoj de Zamenhof, kiu celis la unuiĝon de popoloj pere de uzado de komuna lingvo. Pro laboraj kialoj ni ne agis kiel instruistoj, tamen ni atestis la realigon de la ofertita amasa kurso por komencantoj, utiligante bonajn teknikaĵon kaj instrustrategion, je la fino rimarkeblis pere de ekzameno kaj individua prezentado en Esperanto la kontentigan nivelon atingita.

Niaj tri junaj filoj prenis la kurson kaj konektiĝis dufoje semajne dum du monatoj profitante klasojn kun homoj de la tuta kontinento, de Kanado ĝis Argentino, kaj eĉ homoj el Iberio, nekredeble! Do ni volas kore rekoni la kolegojn de KEL pro la iniciato, al instruistoj kaj lernantoj pro kontribui en la realigo de tiu revo: rompi landlimojn kaj proksimigi nin kiel gefratoj.

Categorías

León-Portilla en la internacia lingvo Esperanto*

prelego pri naŭatla kulturo

La prelego pri naŭatla kulturo eble okazis en Palacio de Minería, koloniepoka konstruaĵo en la centro de Urbo Meksiko, aŭ en simila ejo, verŝajne ĉirkaŭ la centjariĝo de Esperanto en 1987. Timidaj sed decidemaj, Enrique kaj mi atendis la finon kaj proksimiĝis al la preleginto, d-ro Miguel León-Portilla.

 Mi ĵus ekkonis kamaradon Enrique Lemus Rodríguez, kiu estis serĉanta min,  korpremita ĉar la tiame fantoma Meksika Esperanto-Federacio (MEF) havis nenian planon por festi la okazon. Enrique kaj mi havis plurajn ideojn, inter kiuj daŭrigi la tradukadon de la libro Visión de los Vencidos en Esperanton.

La afablega d-ro León-Portilla diris al ni, ke li tre ĝojas vidante finfine la realiĝon de tio, kion li de multaj eldonoj menciadis en la antaŭparolo al Visión de los Vencidos, tio estas: ke la Esperanta versio jam ekzistis kiel unu inter multaj tradukaĵoj de lia plej konata libro. Mi ne scias kiu promesis al li tiun tradukon, en praa epoko, neniam plenuminte la promeson.

Enrique kaj mi certigis al li, ke la origina promeso estis farita kiam ni estis ankoraŭ infanoj; tamen, kiel junuloj ni entuziasme pretis plenumi la projekton de aliaj iniciatitan. Ni komencis per kelkaj el la iknokŭikatl aŭ “tristaj kantoj”, naŭatlaj poemoj pri la konkero de Meksiko; ĉi tiuj aperis poe ĉ. 1992 en bulteno de la tiama Meksika Asocio Por Internacia Lingvo, precipe laŭ tradukoj de Enrique.

Poste, ni klopodis kunlabori kun Jorge Luis Gutiérrez. Miamemore, ni tri neniam iris preter la temon de la titolo, kiu ja estis defio: en hispana lingvo kaj ĉi-kuntekste, visión signifas “opinio, vidpunkto, sperto”. ĉi-kaze la vidpunkto de la aztekoj, venkitoj de la hispano Hernán Cortés. La vorto povas signifi ankaŭ “bildo, imago”. Tamen, la tradukoj rekte en esperanto, kiel “vidpunkto de l’ venkitoj”, tute perdis la patoson de la originalo. Ni ne sukcesis atingi konkludon pri la plej eleganta kaj ĝusta maniero repreni la titolon.

Enrique, Jorge Luis kaj mi povintus daŭre kafejumi dum jardekoj. Tamen, Leonora Torres, tiam prezidantino de MEF, sukcesis revivigi la forvaporiĝintan asocion organizante en Urbo Meksiko la Tutamerikan Kongreson de Esperanto (TAKE) en 2001. Do, en la jaro 2000 ŝi firme invitis nin kompletigi la eternan tradukadon, por prezenti la libron dum la kunveno.

La libro publikiĝis ĝustatempe, kaj d-ro Miguel honoris nin per sia partopreno en ties prezento dum tiu tutamerika kongreso. Mi trovis lin tre ĉarma. Liaj okuloj sparkis kiam li parolis, kaj li aŭskultis simpatie kaj atenteme kiam mi tradukis liajn vortojn por la esperantista publiko.

Mi povas imagi hodiaŭ la modestan eldonaĵon de MEF de Tra l’okuloj de l’ venkitoj en sendube elstara loko sur la breto de León-Portilla, apud la versioj hungara, rusa, ĉina, araba, naŭatla…

Kaj mi povas imagi plu: mi vidas mense la grandan humaniston, kiu hodiaŭ eniras la eternejon kantante en la naŭatla, tamen apogate de internacia ĥoro, unu el kies voĉoj kantas kun li en Esperanto.

Kaj li ridetas al ni.

* Verkis: D-ro. Juan Jacobo Schmitter Soto, ĉefa tradukinto de "La visión de los vencidos" al esperanto.

Categorías

Forpasis Miguel León Portilla (1926 – 2019)*

D-ro. Miguel-León Portilla

Meksika Esperanto Federacio profunde bedaŭras la hieraŭan forpason de D-ro. Miguel-León Portilla, meksika historiisto, homarano, esploristo kaj defendanto de la meksikaj indiĝenaj popoloj.

Je nia flanko, ni ege dankas pro lia afableco, respekto kaj apogo al internacia lingvo Esperanto, pro permesi al ni kontribui en la diskonigado de nia historio kaj kulturo mondskale pere de la esperanta versio de “La visión de los vencidos” / Tra l’ okuloj de l’ venkitoj, kiu restos kiel atesto je lia amo al tiaj popoloj kaj iliaj lingvoj, ĉefe al la naŭatla.

Ni sendas kondolencojn al liaj familianoj, amikoj, kolegoj, studentoj kaj, fakte, al la tuta  meksikanaro.

Mallely Martínez M. nome de la estraro de Meksika Esperanto Federacio

* Sur la bildo ni vidas karikaturon de D-ro. Miguel León-Portilla farita de pentristo José Cruz Pacheco por la bulteno de Meksika Esperanto Federacio “NI ĈIUJ” en 2010.

 

Categorías

Multlingvismo en San Luis Potosí, 7an de septembro

Duolingo San Luis Potosí kaj Koi Language Learning organizis la rondan tablon “Multlingvismo en SLP” kadre de la Internacia Tago por Alfabetigado, kiun aktive partoprenos David López Rueda, sekretario de Meksika Esperanto Federacio. La evento okazos hispane, tamen oni parolos pri la rilato inter Esperanto kaj multlingvismo kune kun tiaj rilatoj de la naŭatla kaj la franca lingvoj en ĉi tiu regiono de la lando.

Kiam? Sabaton la 7an de septembro, je la 19ah.

Kie? en la kulturdomo "Bicentenario y Centenario de la Nación", Calle Blas Escontria no.64, Soledad de Graciano Sánchez, San Luis Potosí.

La eventopaĝo troviĝas ĉe: https://www.facebook.com/events/373433769993633/ , en kiu vi povas skribi dubojn kaj komentojn pri la afero.

Partoprenu kaj kundividu la informojn al kiuj povus interesiĝi pri la afero. ¡¡Ni atendas vin tie!!

Categorías

Literatura konkurso: Mi estas civitano de la mondo

9-a Literatura Konkurso de Bjalistoka Esperanto-Societo

Partoprenu en la 9-a Literatura Konkurso de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro. Verku rakonton pri la temo „Mi estas civitano de la mondo”, sendu ĝin ĝis la 30-a de septembro 2019 kaj gajnu premiojn!

Unu el la celoj estas disvastigi la ideraron de Esperanto kaj de la lingvo iniciita de bjalistokano Ludoviko Lazaro Zamenhof kiel universala, supernacia komunikadrimedo de la homoj.

La konkurso okazas sub la honora protektado de la urbestro de Bjalistoko.

Rajtas partopreni homoj de la tuta mondo, kiuj aĝas almenaŭ 15.

Legu detalojn kaj regularon ĉe: https://espero.bialystok.pl/eo/literatura-konkurso-2019/

ALIĜU!

Categorías

Ĉio dank' al mia unua "saluton"!*

Carlos Velazquillo. Esperanto

"Saluton", tiu estis la unua vorto, kiun konis mi en Esperanto. Ekde tiu pluvega somera vespero mi eksciis ke Esperanto estus ne nur lingvo por mi, sed lernilo por atingi novan vivmanieron. Esperanto ne donis al mi pli da mono nek pli da materialaĵoj, sed pli da kialoj por kredi ke ie estis aliaj homoj kun similaj pensoj kaj ŝatoj. Strange trovis mi nekredeblajn homojn en tiu ĉi stranga mondo, homoj kiuj prenis sian tempon por fari solan aferon fiere: Paroli Esperanton. Kial? Ankoraŭ mi ne sciis certe, ankoraŭ mi ne sciis kial iu elektis lerni Esperanton krom aliajn lingvojn, ankoraŭ mi ne sciis kial iu elektis liveri tempon kaj strebojn por ĝi, ĝis nun. Kiam ekparolis la lingvon mi, fore pensis pri instrui ĝin mi sed iom post iom mi sentis tiun deziron por disvastigi tian magian lingvon. Atingis mi la hazardon por instrui Esperanton antaŭ ol mi pensis kaj honeste ne kredis mi ke tio sukcesus sed kiam spektis mi la staradon kaj la scivolemon de miaj gelernantoj, mi ĉesis pensi pri la kursfino. Mi esperas ke ili daŭru lernante kaj miaj vortoj helpu ilin, sed finfine nur kelkajn aferojn scias mi: lernis pli ol ili mi, konis mi amuzegajn homojn kaj ili kredis je mi kaj miaj konoj. Ĉio dank' al mia unua "saluton"!
* Verkis: Carlos Velazquillo, kiu ekinstruis Esperanton en la biblioteko Vasconcelos de la ĉefurbo de Meksiko inter januaro kaj marto 2019, danke al invito de Guadalupe Vega kaj apogo de MEF. Pliajn fotojn pri la kurso vi trovos en nia Facebook paĝo: https://www.facebook.com/anojMEF/

 

Categorías

“Pensu monde, agu loke” …instruado de esperanto en gimnazio de Puebla

instruado de esperanto en gimnazio de Puebla

Estas agrable por ni doni al vi sukcesajn novaĵojn kiel jenan. Post la pasinta nacia kongreso okazinta lastnovembre en Puebla, Daniel Sánchez el tiu urbo kontaktis nin informante pri instrua projekto en sia lernejo, temas pri gimnazio, kiu apartenas al Benemérita Universidad Autónoma de Puebla. Meksika Esperanto Federacio kontribuis por efektivigi la projekton kaj nun, pere de vortoj de nia juna kunlaboranto Daniel, ni volas informi al vi pri rezultoj de nia komuna agado:

----------

Vidante la bezonon kaj intereson de kelkaj homoj pri Esperanto, grupeto de junuloj de Bachillerato Internacional 5 de Mayo (esperante, Internacia Gimnazio 5a de Majo) decidis lanĉi kurson por montri la simplecon de la lerninda lingvo internacia. La grupo estas formata de tri gimnazianoj, María Fernanda Reyes Rueda, Jorge Ángel Mariscal León kaj Daniel Sánchez Andrade, kiuj troviĝas en la dua jaro el tri farendaj.

Ĉio estis farebla danke al deviga fako nomata "Creatividad, Acción y Servicio” (Kreemo, Agado kaj Servo), apartenata al la gimnazia studprogramo kaj kies ĉefa celo estas diligente fari gravajn kaj precizajn projektojn helpante aŭ instruante ion, kio povas plibonigi la ĉirkaŭaĵon. Ni, la kurgvidantoj, profitis tiun eblon por montri ke internacia neŭtrallingveco povus esti maniero por pacigi kaj kunigi homojn el pluraj landoj.

Inter la instruataj enhavoj de la kurso troveblas la fundamento gramatika de la lingvo kaj ekzercoj por atingi A2 aŭ, en la plej bona kazo, B1 lingvokonan nivelon. Poste ni provos interkomuniĝi kun alilandanoj kaj interŝanĝos spertojn de la meksika kulturo, ĉu per poŝtkartoj, leteroj, aŭ per retoj sociaj.
Kompreneble, la disvastigo de Esperanto neniam okazus se ni ne laboras por realigi tion. Oni multe aŭdas la frazon "Pensu monde, agu loke". Jen la pruvo pri nia laboro.
Do danke al la reklamego de la kurso, nune ni havas tri grupojn (entute pli malpli 40 homojn) al kiuj ni instruas la lingvon trifoje semajne je la fino de la studa tago en la klasĉambroj de la eduka institucio. Ni planis ke la daŭro de la kurso estu de la komenco de marto ĝis la fino de majo, kiam la gimnazia studperiodo finiĝos.
Elkore ni dankas al Meksika Esperanto Federacio pro ĝia apogo kaj subteno kontrolante kaj validigante la programon kaj elektante la instrumaterialon.

-----------

Nur restas al ni diri MULTAN DANKON al Daniel, María Fernanda kaj Jorge Ángel pro iliaj agado, kunlaboro kaj sukceso en la projekto!

Categorías

Afiŝo de la 14a Meksika Esperanto Kongreso

Afiŝo de la 14a Meksika Esperanto Kongreso

Jen la oficiala afiŝo de la 14a Meksika Esperanto Kongreso, ĝi estis dezajnita de Mallinali García García.

Jen ĝia priskribo:

Centre troviĝas la verda stelo, simbolo de Esperanto, ĝi estis kreita per propraj dezajnoj de la tiel nomata “talavera” el Puebla, kiel omaĝo kaj dankemo al la regiono, kiu bonvenigos la kongreson. Ĉirkaŭ la stelo estas buntaj linioj, kiuj malaproksimiĝas similante al sonaj ondoj, reprezentante kiel la buŝa komunikado iras tra la mondo. En la fono ni povas vidi mozaikon kun diversaj ne tro klaraj literoj; skribite estas “saluton” en pluraj lingvoj inkluzivante Esperanto. La tuto montras la disvastigon de ideoj kaj kiel oni tiel forigas la limojn inter la diversaj nacioj kaj kulturoj danke al la komunikado.

Partoprenu la kongreson venontan novembron! Ŝparu kaj planu bone vian ĉeeston, la unua periodo por aliĝi finiĝas en la 31a de julio. La aliĝilon vi trovos ĉe: https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSfpmvHxuPSh5rvTSOAquiB4VwgMUXgxLhbfLEl6lwB54vUK2Q/viewform

Categorías

Emblemo de la 14a Meksika Esperanto Kongreso

Emblemo de la 14a Meksika Esperanto Kongreso

Jen ni prezentas al vi la belan emblemon de la 14a Meksika Esperanto Kongreso, ĝi estis dezajnita de Mallinali García García, kiu gajnis la dezajnkonkurson en pasintaj tagoj.

Jen la priskribo de ĝi:

La emblemo konsistas el tiu antikva signo de l´ parolado, kiel komuna reprezento de la meksika identeco, de la graveco de la komunikado kaj de la kongresa temo. En la interna parto, fine de la vorto Esperanto, troviĝas terglobo miksita kun stelo simbolante tiel la kulturan interŝanĝon, kiu estiĝas en la mondo danke al tiu internacia komunikilo nomata Esperanto.

Partoprenu la kongreson! diversajn informojn pri la 14a MEK vi povos trovi ĉe: http://www.esperanto-mexico.org/eo/la-14a-meksika-esperanto-kongreso-okazos-en-puebla-16a-19a-de-novembro

 

Categorías

Rezultoj de la dezajnkonkurso, 14a MEK

Ni ĝojas informi vin ke la ĵurio jam havas la rezultojn de la dezajnkonkuso pri la emblemo kaj afiŝo de la 14a Meksika Esperanto Kongreso, kiu okazos inter la 16a kaj 19a de novembro en la urbo Puebla.

Dankon al ĉiuj, kiuj partoprenis kaj GRATULON al Malinalli García García el Estado de México, kiu gajnis en ambaŭ kategorioj!

Estu atentaj, baldaŭ ni prezentos al vi la dezajnojn. Do, ĝis tiam!!!

 

Categorías