Tiun ĉi vintron denove estis kurso de Esperanto en la Ĥemia Fakultato de la UNAM. La kurso okazis de la 18a ĝis la 29a de januaro en la klasĉambro B-302. Ĉiutage je la 8a matene malgraŭ la malvarma vetero kvin gelernantoj ĉeestis por lerni la internacian lingvon per la rekta metodo.
La tradicia renkontiĝo por festi la zamenhofan tagon okazis la 13an de decembro en la restoracio “El Rincón Tapatío”, tiu ĉi fojo estis iom pli speciala ol aliaj ĉar la 15an de decembro, antaŭ 150 jaroj, naskiĝis la kreinto de la Internacia Lingvo Esperanto, Dro. Lazaro Ludoviko Zamenhof.
Je la komenco ni havis kelkajn malfacilaĵojn ĉar la restoracilaboristoj ne pretigis ĵustatempe la tablojn kaj seĝojn, kvankam ni informis ilin pri la dato, horo kaj partoprenantnombro. Do, ni devis atendi kelkajn minutojn ekster la restoracio, dume la esperantistoj babilis iomete, kelkaj el ni ne revidis unu la alian antaŭ jaro, kiam ni festis la Z-tagon en 2008.
Ni komencis la kunvenon per prezento de la gvidantoj de MEF kaj la ĉeestantoj, kiel kutime partoprenis novuloj, interesitoj kaj jam delongaj esperantistoj; entute pli ol 30 personoj.
Jam relative frue dum la 14-a de decembro aperis la unuaj informoj pri Esperanto-flageto sur la paĝoj de la plej granda retserĉilo Google. "Liberafolio", la konata reta novaĵopaĝo anoncis la aperon de la Google-logotipo kun Esperanto flageto en la ĉina, korea kaj japana versioj. La homoj en Eŭropo nun demandis sin, ĉu ankaŭ en Eŭropo en diversaj lingvoversioj aperos tiu flageto. Jam ĉirkaŭ je la 23-a horo (laŭ eŭropa tempo) en pliaj versioj aperis la logotipo.
Ĉu ankaŭ en Meksiko Google festos kun la Esperanto-parolantoj la 150-an naskiĝtagon de LL Zamenhof, kiu estis la iniciatinto de Esperanto? Vere, post iom da tempo ankaŭ en la meksika versio aperis la logotipo. Ĝi estis videbla en www.google.com.mx ĉirkaŭ je la 23.30 laŭ la tempo de la urbo de Meksiko. La flageto vere kaŭzis lavangon da informpetoj en la tuta mondo kaj multaj homoj registris sin en la diversaj Esperanto-kursoj. Ne nur Google informis pri tiu evento, sed ankaŭ aperis informoj en diversaj radio-, televidostacioj kaj en gazetoj. En Meksiko ankaŭ la semajna ĵurnalo de "La Jornada" informis. Entute tre bona tago rilate al la informado pri Esperanto. Multaj homoj, kiuj antaŭe eĉ ne pensis pri la ekzisto de Esperanto nun scias pri ĝi. Dankon al Google, dankon al La Jornada kaj al la aliaj amaskomunikiloj! Pri Google vi trovas ĉi-tie la "liston de Guglo-paĝoj kun Esperanto-flageto" (preskaŭ komplete).
La 6ª Semajnfina renkontiĝo esperantista okazinta en Toluca, la ĉefurbo del "Estado de México" je la 28a kaj 29a de novembro 2009 estis plena sukceso kaj plia pruvo por la progreso de la movado en Meksiko.
Eta antaŭrenkontiĝo okazis jam vendrede. Mallely, la prezidantino de MEF, Morayma (kasistino), la membroj Edith kaj Martin kaj Anaid kaptis la okazon por fari etan antaŭrenkontiĝon en la bela turisma ĉirkaŭo. Kulmino de tiu parto estis la vojaĝo al montopinto de la "Nevado de Toluca" aŭ Xinantécatl. Eblas per aŭto supreniri ĝis parkejo en alteco de ĉirkaŭ 4200 m super la nivelo de la maro. La lastan parton oni devas iri piede ĝis oni havas fantastikan rigardon al la kratero de la vulkano. De tiu punkto oni povas vidi du belajn lagojn, la lagon de la luno kaj la lagon de la suno.
De la 14a de ĝis la 17a de oktobro okazis la 6a Monda Scienc-Junulara Kongreso en Meksikurbo. La sidejo de la kongreso estis la Medicina kaj Jura Fakultatoj de la UNAM. Parto de la kongresprogramo estis aro da atelieroj pri diversaj aferoj. Estraranoj de Meksika Esperanto-Federacio estis invititaj partopreni por informi pri Esperanto, ĝia movado kaj fari fulmokurson.
Tiel la 14an de oktobro Mallely Martínez, Daniel Moreno, Morayma Martínez kaj Martin Schäffer organizis prezentadon pri esperanto por la kongrespartoprenantoj. La unua parto konsistis en mallonga ekspozicio pri la lingvo Esperanto, la historio, la celo, la Pasporta Servo, la diversaj kongresoj, la tradukitaj kaj originalaj verkoj, la esperantaj revuoj, ktp. La dua parto konsistis en projektado de kelkaj partoj de la filmo Esperanto Estas.... Laste
La pasintan sabaton, la 3an de oktobro okazis renkontiĝo por la esperantistaro el Meksikurbo kaj sia metropola zono en familia kaj trankvila restoracio nomata “México lindo y bohemio”, kiu situas en la centro de la urbo. Tiu renkontiĝo estis la unua post la 10ª Meksika Esperanto Kongreso okazinta ĉe UNAM ĉar dum somere la renkontiĝaj organizantoj partoprenis internaciajn esperantajn aranĝojn ekster Meksiko.
Ĝin partoprenis 19 personoj, esperantistoj kiuj jam de longe aktivas en la meksika movado kaj aliaj kiuj iom post iom lernas kaj per retaj kursoj, precipe ĉe lernu, kaj ĉe ĉeestantaj kursoj.
Je la komenco ni trankvile manĝis kaj babilis pri diversaĵoj; ekz. pri okazaĵoj kaj spertoj de homoj, kiuj partoprenis la lastan Universalan Kongreson kaj Internacian Junularan Kongreson, kelkaj aliaj interkonatiĝis kaj babilis pri personaj aferoj kaj aliaj esperantaĵoj.
En Tihuano (Tijuana, Baja California) inter la 2ª ĝis la 4ª de septembro 2009, samtempe okazis du kongresoj pri lingvoj: la “9ª ŝtata Kongreso pri lingvoj” kaj la “1ª Internacia Kongreso pri lingvoj”, kiujn organizis la Lingva Fakultato de la Universitato Aŭtonoma de la ŝtato, hispane: Universidad Autónoma de Baja California (UABC).
En la kongreso prelegis kaj meksikanoj kaj eksterlandanoj de diversaj universitatoj, ekz. el Hispanio kaj Usono. Dum la kongresoj oni parolis emfase pri kiel lingvinstruistoj devas trakti la temon “multkultureco” ĉar ofte oni trovas ĝin eĉ en la sama klaso kaj finfine pro la graveco de gxi oni devas konsideri la plurilingvecon. Proksimume la duono el la prelegoj estis en la Angla kaj la resto en la Hispana.
Kun la ĉefa temo: “Krei pacan ponton inter la popoloj” sukcese okazis, inter la 25a de julio kaj la 1a de aŭgusto, la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Zamenhof. Partoprenis preskaŭ 2000 esperantistoj el 63 landoj, kiuj havis la eblon ne nur ĝui la kongreson sed ankaŭ koni la semejon de la Internacia Lingvo.
Jene vi trovos la Rezolucion de la 94a Universala Kongreso de Esperanto
La lastan vendredon 3an de julio finis Somera Kurso de Esperanto en la Ĥemia Fakultato de UNAM. La kurso komencis je la 24a de junio kaj ĝin partoprenis 19 gelernantoj, kiuj renkontiĝis ĉiutage inter la 12a kaj la 14a horo por lerni kaj konversacie ekzerci la Internacian Lingvon. La kurso ne komencis antaŭe pro eksterordinaraj ekzamenoj en la fakultato, tamen estis sufiĉa tempo por montri al gelernantoj la logikon, belecon kaj elegantecon de la internacia lingvo.
En la sekva ligo vi trovos la ĝeneralan kongresraporton de la 10a Meksika Esperanto Kongreso, kiu sukcese okazis inter la 18a kaj 21a de junio en la Universitato Nacia Aŭtonoma de Meksiko (UNAM), la plej grava universitato de Meksiko. Ni profitas la okazon danki al ĉiuj homoj, kiuj apogis nin de proksime aŭ malproksime. Speciale ni dankas samideanon Luis Córdova Arellano kaj al la estroj de la Jura Fakultato de UNAM pro la kunlaboremo, kunorganizado kaj la daŭra apogo al la Esperanta movado en la lando. Ĝis la venonta!
Post kelkaj monatoj sen esperantistaj renkontiĝoj en Meksikurbo, ĉefe pro la renkontiĝoj en aliaj ŝtatoj, okazis denove en bela manĝejo sude de Meksikurbo renkontiĝo je la 23a de majo. Ŝajne la renkontiĝo estis tre atendata de la meksikurbanoj ĉar la kvanto de partoprenantoj estis tridek. Ni kunvenis je la 1a kaj duono por havi la partoprenon de lernantoj de la nunaj kursoj de esperanto en UNAM. Partoprenis entute 8 gelernantoj de la kursoj en la jura kaj la ĥemia fakultatoj, partoprenis ankaŭ studantoj aŭtodidaktaj kaj kompreneble multaj aliaj spertuloj kaj interesuloj.
Antaŭ la tagmanĝo, kiel kutime, la estraro de MEF sin prezentis antaŭ la ĉeestantaro. Estis priparolataj gravaj temoj kiel la venonta kongreso, la seminario kaj la kurso por kongrespartoprenontoj, al kiuj ĉiuj estis invitataj partopreni. Estis prezentata la temo de la kongreso kaj estis menciitaj kelkaj prelegontoj, ĉio celante konvinki la aŭdanton ĉeesti, partopreni kaj apogi la dekan Meksikan Kongreson de Esperanto.
Belege kaj sukcese okazis esperantista semajnfina renkontiĝo en urbo Monterrey, unu el la plej gravaj de Meksiko, dum la 18a kaj 19a de aprilo.
Kelkaj partoprenontoj atingis la urbon unu tagon antaŭe por pretigi la lastajn detalojn kaj alkutimiĝi al la varma loka vetero, malgraŭ ke la veterprognozo indikis pluvon.
La renkontiĝo komencis sabate tagmeze, la homoj alvenis kaj la babilado komencis. Kelkaj babilis esperante ĉar konis la lingvon kaj partoprenis aliajn lokajn renkontiĝojn. Aliaj ĉeestis por ricevi informon pri Esperanto, la movado kaj lernmetodoj."
Dum la lasta monato la Organizantoj de la “9ª Ŝtata Kongreso pri Lingvoj” kaj la “1ª Internacia Kongreso pri Lingvoj” de la Universidad Autónoma de Baja California, UABC, akceptis la aktivan partoprenon de Gilda Muñoz, mef-membro, kiu prelegos pri Esperanto kun la temo: “Esperanto, alternativo por la kultura kaj komunika diverseco”, la donitan dokumenton strukturis Gilda Muñoz kaj argumentis Mallely Martínez per la serĉo kaj esploro en pluraj seriozaj libroj, artikoloj kaj retpaĝoj en la angla, esperanta, germana, hispana, itala kaj pola lingvoj.
Signifoplena estis la 4ª Meksika Esperanto-Semajnfino okazinta la 28an de februaro kaj la 1an de marto en Guadalajara (Gvadalaĥaro), Jalisco, unu el la plej grandaj kaj gravaj urboj de la lando. Partoprenantoj de aliaj urboj kaj ŝtatoj alvenis al la renkontiĝurbo ekde la antaŭa tago, tiam la lokaj organizantoj, Sara González kaj Kati Brownshire jam atendis nin gaje. Preskaŭ ĉio estis jam preparita, la ludoj, esperantaj donacetoj, verdstela kaj flagesperanta pinjatoj, verdaj ornamentaĵoj por la renkontiĝejo, ktp.
Sabate matene ĉiuj kunlaboris iel por komenci kaj ĝui kune la tempon, kelkaj kuiris, aliaj ŝveligis balonojn, plenigis la pinjatojn per dolĉaĵoj, kuŝigis librojn kaj diversan materialon sur la montrotablo, ktp.
Hodiaŭ, 17a de februaro, okazis informiga parolado pri la Lingvo Internacia Esperanto en prelegejo de la postgradejo de la Jura Fakultato en UNAM.
La prelegon gvidis Luis L. Córdova, al kiu la estraro de MEF dankas la afablajn helpon kaj apogon pri la organizo de la ĉiu-semestra parolado kaj de la kursoj de Esperanto en la Jura Fakultato.
Morayma Martínez kaj Martin Schäffer longe kaj klare parolis pri la avantaĝoj pro lerni la internacian lingvon, kiel la korespondado, partopreno en kongresoj kaj renkontiĝoj, i.a., ili montris ankaŭ la facilecon de la lingvo per diversaj ekzemploj pri gramatiko, verboj, vortfarado, ktp.
La aŭskultantaro, kiu okupis preskaŭ la tutan prelegejon, atentis la paroladon de la 15a ĝis la 17a horo. Kelkaj el ili profitis por aliĝi al la venonta kurso por komencantoj, kiu komencos la venontan sabaton.